Francesco Filippini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Francesco Filippini
Автопортрет Франческо Филиппини (1853 - 1895).jpg
Persona informo
Naskonomo Francesco Filippini
Naskiĝo 18-an de septembro 1853 (1853-09-18)
en Breŝo
Morto 6-an de marto 1895 (1895-03-06) (41-jara)
en Milano
Mortokialo pneŭmonito
Tombo monumental cemetery of Milan
Lingvoj itala franca
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj At the foot of the glacier (Filippini)
Laguna Veneta
Prime Nevi (Filippini)
Francesco Filippini (Troubetzkoy)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Francesco FILIPPINIA (18a de Septembro 1853 – 6a de Marto 1895) estis itala pentristo el Lombardio. Li estis tre multe influita de Tranquillo Cremona.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

El malriĉa familio de laboristoj, li povis studis arton pere de ricevitaj stipendioj en la 1870-aj jaroj.[1][2]

Filippini ekspoziciis en la ĉiujaraj montroj de la Accademia di Belle Arti di Brera en Milano el 1879, kaj el 1880 li loĝis en tiu urbo. Li vivtenis sin per instruado, kaj en lernejoj kaj private. Li iĝis honora membro de la Accademia di Brera en 1878.[1]

Prime nevi (Unuaj neĝoj), 1889.
Francesco Filippini, Laguna Veneta (1877); oleo sur tolo.

Estante juna, Filippini pentris ĉefe religiajnhistoriajn temojn,[3] same kiel kelkajn portretojn. Poste li pentris ĉefe pejzaĝojn – el Apeninoj, el Pegli, Porto Valtravaglia, Val Camonica kaj de la Valo de Serio – aŭ marpejzaĝojn el Chioggia, Ĝenovo, Napolo kaj Venecio. Lia verkaro montras la influon de la stilo "Scapigliatura" de pentristo Tranquillo Cremona.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Valerio Terraroli (1997). Filippini, Francesco (itale). Dizionario Biografico degli Italiani, volume 47. Roma: Istituto dell’Enciclopedia Italiana. Alirita la 10an de Majo 2021.
  2. Vespasiano Bignami (eld.) (1900). La pittura lombarda nel secolo XIX (ekspozicia katalogo, itale). Milan: Tipografia Capriolo e Massimino for the Società per le Belle Arti.
  3. Filippini, Francesco. Benezit Dictionary of Artists. Oxford Art Online. Oxford: Oxford University Press. Alirita la 10an de Majo 2021.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vasco Frati (1999). Francesco Filippini: 1853-1895: un protagonista del naturalismo lombardo (ekspozicia katalogo, itale). Milan: Skira. (ISBN 9788881186716).