Saltu al enhavo

Baroka pentrarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baroka pentrarto
pentra movado
pentra stilo Redakti la valoron en Wikidata
pentrado baroka arto
Komenco 1600 vd
Fino 18-a jarcento vd
Poste Rococo painting vd
Agareo

pentrado

vdr

Baroko estas kultura movado inter 16-a kaj 18-a jarcentoj, kiu en historio pri arto sekvas Renesancon. Pli precize, baroko situas inter manierismo kaj rokoko, kiam Kontraŭreformacio de katolikismo reagis al la novaj kulturaj movadoj, kiuj produktis Reformacion kaj novan sciencon.

La termino baroko, el la itala lingvo, origine signifis "stranga, ekstravaganca", kaj verŝajne devenas de la portugala vorto barroco, kiu signifis "neperfekta perlo".

Tenebrismo (itale:  Il tenebrismo, de la itala tenebroso  - malgaja, malhela) estas termino el pentrarto, derivita de la itala aŭ hispana *tenebroso*, "malbonaŭgura, malhela". Ĝi rilatas al forta, aparte kontrasta formo de klaroskuro, en kiu figuroj kaj/aŭ objektoj elstaras pli hele kontraŭ tre malhela aŭ nigra fono. La ĉefaj koloroj uzataj estas nigra, kun brunaj, grizaj kaj olivverdaj tonoj en la ombroj, kiuj nuligas la naturajn kolorojn, dum la naturaj koloroj estas enigitaj en la helajn partojn de la pentraĵo. Specialaj lumefektoj, kiel ekzemple la flamo de brulanta kandelo, ankaŭ ofte estas prezentitaj.

Krom pro sia arkitekturo, muziko kaj literaturo, la epoko aparte konatas pro sia stilo de skulptado kaj de baroka pentrarto.

Iuj famaj reprezentantoj de baroka pentrado, prezentataj en vikipediaj artikoloj, estas:

Adam Elsheimer - Agostino Carracci - Alonso Cano - Annibale Carracci - Antoon van Dyck - Bartolomé Esteban Murillo - Caravaggio - Charles Le Brun - David Teniers - Diego Velázquez - Francisco de Zurbarán - Frans Hals - Frans Snyders - Georges de La Tour - Gerrit van Honthorst - Govaert Flinck - Jacob Jordaens - Jan Vermeer - John Michael Wright - Josefa de Óbidos - Nicolas Poussin - Pierre Mignard - Rembrandt Harmenszoon van Rijn - Samuel Cooper - Vincenzo Carducci

Jen elekto de kvin diversaŭtoraj ekzemplaj pentraĵoj, priskribataj en apartaj vikipediaj artikoloj:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]