Frans Snyders

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frans Snyders
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1579 (1579-11-11)
en Antverpeno
Morto 19-an de aŭgusto 1657 (1657-08-19) (77-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Hispana Nederlando
Familio
Edz(in)o Margareta Snyders
Okupo
Okupo pentristo • konstrua desegnisto
Verkoj Still Life with Huntsman
Still Life with a Dead Stag
Still life with small game and fruits
vdr

Frans SNYDERS [frans SNEJdrs] (11-an de novembro 1579 - 19-an de aŭgusto 1657), aŭ Snijders, estis flandra pentristo de bestoj kaj muta naturo.

Snyders naskiĝis kaj mortis en Antverpeno. Li estas registrita kiel studento de Pieter Brueghel la juna en 1593, kaj poste ricevis instruon de Hendrick van Balen, la unua majstro de Antoon van Dyck. Li estis amiko de Van Dyck, kiu pentris Snyders kaj lian edzinon kelkfoje.

Li fariĝis majstro de la antverpena pentrista gildo in 1602. Li vizitis Italion en 1608-1609, vizitis Romon, kaj laboris por Kardinalo Borromeo en Milano. En 1611 li edziĝis al Margaretha, la fratino de Cornelis de Vos kaj Paul de Vos (alia besto-pentristo), en Antverpeno. Jan Fyt estis studento, kaj poste kunhelpanto lia de 1629.

Snyders komence dediĉis sin al pentrado de floroj, fruktoj kaj muta naturo, sed poste ŝanĝis al pentrado de bestoj, kaj kreis kun la plej granda kapablo kaj spirito ĉasbildojn kaj batalojn de sovaĝaj bestoj. Li estis unu el la plej fruaj animaliers (bestpentristoj).

Snyders kaj lia edzino, de Antoon van Dyck, Kassel

Lia verkaro estas riĉa kaj varia, lia peniko ĝusta kaj vigla, lia tuŝo aŭdaca kaj plene esprimplena de la diversaj teksturoj de peltoj kaj haŭtoj. Lia plejboneco en ĉi tiu kampo ekscitigis la admiron de Rubens, kiu ofte dungis lin por pentri bestojn, fruktojn kaj mutan naturon en siaj propraj bildoj, kaj li asistis al Jacob Jordaens, Thomas Willeboirts Bosschaert kaj aliaj artistoj en simila maniero.

En la leono- kaj apro-ĉasadoj, kiuj portas la nomon de Snyders, ofte Rubens pentris parton. Li estis unu en la plenumantoj de la testamento de Rubens.

Li estis nomumita ĉefpentristo de Ĉefduko Alberto de Aŭstrio, guberniestro de la Malaltaj Landoj, por kiu li efektivigis kelkajn el siaj plej bonaj verkoj. Unu el ĉi tiuj Ĉaso estis prezentita al Filipo 3a de Hispanio, kiu, kune kun lia posteulo Filipo la 4a de Hispanio, komisiis la artiston pentri kelkajn temojn de la ĉaso, kiuj ankoraŭ estas konservitaj en Hispanio. Li ankaŭ laboris por Ĉefduko Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio, kiam li fariĝis Guberniestro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]