La tri Gracioj (Rubens)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tri Gracioj

La tri Gracioj estas pentraĵo de Rubens ekspoziciita en la Muzeo Prado de Madrido, Hispanio. Temas pri oleo sur tolo 221 cm de alto por 181 cm de larĝo.

Analizo de la pentraĵo[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj pentraĵoj de tema mitologia, Rubens prezentas ĝin ege distinge el la antaŭaj artistoj. Efektive tiu verko de la nomita princo de la flandraj pentristoj estas antitezo de antaŭa verko de Rafaelo Sanzio nome La tri Gracioj, karakterizita per ĝenerala sento de ĉasteco. La Gracioj de Rafaelo reprezentas la filinoj de Zeŭso kaj povus esti cititaj kiel tipo de belo ideala, dum ĉe Rubens ili povus korespondi al la plej sensa belo. Aglajo, Talio kaj Eŭfrozino estis por Rubens nur ekskuzo por pentri tri akademiajn nudajn virinojn, reproduktado de la karn-ekscesaj formoj de siaj kutimaj modeloj.

La kompono respektas la klasikan modelon kiu reprezentas la Graciojn tute nudaj kaj kunaj, sed ŝanĝas la rilaton inter la tri figuroj kuj estas konektitaj inter si pere de la brakoj, la travidebla vualo kiu kovretas ilin, kaj ties rigardoj, tio estas, psikologie, haviginte novan unuecon al la grupo. La dispono de la Gracioj formas triangulon, kaj tiu meza montras dorson, kun turnita kapo kaj apogita sur siaj kunulinoj.

La tri belulinoj karakteras pro la superabundo de siaj konturoj. Ili aspektas pli tri diboĉaj bakĥantinoj ol la ĉastaj Gracioj de la greka mitologio. Krom tiuj tendencoj al realismo, la kompona stilo de la granda artisto de Flandrio elstaras pro la eleganto per kiu kuniĝas la tri figuroj kaj pro la granda kono kiun li montras ĉe la muldado de la karno kiu pro ties moleco kaj freŝeco aperas kvazaŭ vibrantaj. Tiuj helaj karnaĵoj elsendas lumon al la resto de la verko. La triopo estas markita maldekstre de arbo kaj dekstre de orumita abundokorno el kiu ŝprucas akvo, kun florgirlando supre.

Oni diras, ke almenaŭ unu el la figuroj estas reprodukto de la dua edzino de Rubens, nome Helena Fourment, aŭ eĉ variaĵoj pri la sama vizaĝo de lia edzino. Aliaj fakuloj opinias ke oni povas rekoni la trajtojn de ambaŭ edzinoj de la pentristo: nome Isabella Brant kaj la jam menciita Helena Fourment.

Tiu pentraĵo estis akirita de la reĝo Filipo la 4-a (Hispanio) inter la havaĵoj de la pentristo, aŭkciitaj post ties morto la 30an de majo de 1640. La nun fama pentraĵo dekoris unu el la salonoj de la Reĝa Alkazaro de Madrido, kaj en la 19a jarcento ĝi instaliĝis en la Muzeo Prado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

La enhavo de tiu artikolo inkludas materialon de la Diccionario Enciclopédico Hispano-Americano de 1898, kiu estas de publika havaĵo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Cirlot, L. (dir.), Museo del Prado I, Col. «Museos del Mundo», Tomo 6, Espasa, 2007. ISBN 978-84-674-3809-3, pág. 185

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]