Robert Campin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Campin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1375 (1375-01-01)
en Valenciennes
Morto 26-an de aprilo 1444 (1444-04-26) (69-jaraĝa)
en Tournai
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Suda Nederlando
Okupo
Okupo pentristo • konstrua desegnisto
Verkoj The Werl Triptych
Nativity
vdr

Robert Campin (c. 1375 – 26-a de aprilo 1444), estis flandra pentristo, iniciinto kun Jan van Eyck de la nova pentrado fine de la mezepoko, komence de la renesanco.

Arthistoriistoj hodiaŭ kutime identigas lin al la majstro de Flémalle, la unua granda majstro de frua nederlanda arto.

Unu el la "Flemalle"-paneloj, Muzeo Städel, Frankfurto

Lia vivo estas relative bone dokumentita [1] - ne laste pro skandaloj kaj jura proceso kontraŭ li. Li estis elstara pentristo jam en sia epoko kaj havis grandan studion de kunlaborantoj kaj lernantoj. Tamen ankoraŭ ne eblas, identigi lin persone kun certeco kiel pentriston de iu specifa verko.

Verkoj el lia studio kutime estas apostrofitaj kiel la skolo de la majstro de Flémalle. La nomo devenas pro tri paneloj transdonitaj al la Frankfurta muzeo Städel, kiuj laŭdire alvenis el iu "abatejo de Flémalle", sed poste montriĝis ke tia abatejo ne ekzistas.

Campin estis grave influita de samtempaj artistoj de manuskriptilustrado, sed li evoluigis pli grandan realisman observemon ol iu artisto antaŭa. Kaj li estis inter la unuaj, kiuj eksperimentis kun oleo-bazitaj farboj anstataŭ la antaŭaj ovo-temperaj farboj, tiel li atingis la grandan brilon de koloroj tipa por la sekva periodo.

Samtempa artisto: Jan van Eyck, kunlaborantoj el la studio de Campin: Rogier van der Weyden kaj Jacques Daret.

Ĉefaj verkoj
altaro de Mérode, paneloj de la majstro de Flémalle, ...

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. JSTOR Artikolo de Lorne Campbell, riĉa en detaloj kaj referencoj (en)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • National Gallery Catalogues (new series): The Fifteenth Century Netherlandish Paintings, Lorne Campbell, 1998, ISBN 185709171

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]