Apolinaro el Raveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Apolinaro de Raveno)
Sankta
Apolinaro el Raveno
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 99 (0099-11-30)
en Antioĥio
Morto 23-an de julio 1975 (1975-07-23) (1875-jaraĝa)
en Raveno
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
Festotago 23-an de julio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Apolinaro (aŭ Apolinario el Raveno), kristana martiro kaj sanktulo, estis la unua episkopo de la urbo Raveno kaj estas ties patrono.

Laŭ la kristanaj legendaroj li estis ordinata kiel episkopo fare de Sankta Petro kaj sendita al Raveno, kie li suferis martiriĝon sub la regado de Vespasiano. Laŭ kelkaj legendoj li vivis male dum la 2-a jarcento kaj estis martirigita probable dum la regado de la imperiestro Valente.

En la loko de la supozata martiriĝo, en la haveno de Raveno (Classe [klase]), oni starigis en la 6-a jarcento la preĝejon de la Baziliko de Sankta Apolinaro, kiu estis inaŭgurita en 549. La supozataj relikvoj de la sanktulo estis alportitaj en la 9-a jarcento al la urbo, ĉar la alia baziliko estis tro facile atingebla por rabistoj pro sia loko, al la preĝejo kiu tiam adoptis la nomon de Sankta Apolinaro Nova, kaj revenis al la antikva baziliko nur por ties rekonsekrado en 1748.

Hodiaŭ, relikvoj ankaŭ troviĝas en la Apolinara kirko en Remagen kaj la kirko Lambertus en Duseldorfo de okcidenta Germanio, en Gorinchem (Gorkum), suda Holando kaj en Dijon en Reims en Francio.

Apollinaris estas honorigata kiel patrono en Raveno, Remagen kaj Duseldorfo. En Bad Neuenahr-Ahrweiler en la Ahr-valo ekzistas grava mineralfonto sur la pilgrimvojo de Apollinaris al Remagen kaj la akvo estas surmerkatigita kiel Apollinaris en honoro de la sanktulo - jam fine de la 19-a jarcento firmao en Londono aĉetis la renoman firmaon kaj vendis la mineralan akvon altpreze en hoteloj, restoracioj kaj familioj de riĉaj burĝoj, nun la usona fimao Koka-Kolao estas la posedanto. La plej granda kermeso ĉe la Rejno en Duseldorfo estas festata en lia nomtago.