Bada Ŝanĵen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĝu Da (Zhu Da)
Bada7.jpg
Naskiĝo ĉ. 1626
en Nanĉano, Ĝjangŝio
Morto 9-an de novembro 1705 (1705-11-09)
en Nanĉano, Ĝjangŝio
Nacieco ĉina
Sukcesis kiel
  • pentristo
  • kaligrafo
Artista nomo Bada Ŝanĵen (Bada Shanren)
Information icon.svg
vdr

Bada Shanren [ĉine: 八大山人 pinjine:Bādà Shānrén] (nomo je naskiĝo Zhu Da [Ĝu Da, ĉine: 朱耷] ĉ. 1626—1705) estis ĉina pentristo de inkakva pentraĵo kaj kaligrafo. Li estis el reĝa deveno, ĉar li estis rekta ido de Ming-Dinastia princo Ĝu Ĉŭan (Zhu Quan), kiu havis feŭdan bienon ĉe Nanĉano. Lian rajton al tron-aliro oni nuligis post la ribelo de la lasta Ning-devena reĝo Ĝu Ĉenhaŭ (Zhu Chenhao) en 1521, sed oni permesis, ke la resto de la familio konservu la statuson en Ĝjangŝio (Jiangxi).

Art-historiistoj taksas lin elstara pentristo de la epoko.

Laŭdire, Bada Ŝanĵen estis infana geniulo, kiu naskiĝis al handikapita patro. Li komencis pentri kaj verki poemojn dum sia frua infanaĝo. Ĉirkaŭ la jaro 1644, kiam la tiama Ming-Dinasia impriestro mortigis sin mem kaj la Manĉura armeo de la nordo atakis Pekinon, la juna Han-ĉina viro rifuĝis en Budhisma monaĥejo. Ĉar li estis Ming-devena princo, la dinastia renversiĝo kreis grandan necertecon pri lia pozicio en la socio. Dum la jaroj pasis kaj la Manĉu-dinastia registaro pli firme establigis, estis malpli da malsekureco inter la Ĉjing-aj regantoj pri restanta lojaleco al Ming kaj eblaj venontaj ribeloj. Pro ĉi tiuj plej stabilaj cirkonstancoj, Bada Ŝanĵen decidis lasi la monaĥejon kaj reiri en ĉiutagan socian vivon.[1]

Post nerva kolapso (eble ŝajnigita por eviti venĝon pro lia familia deveno), Ĝu Da forlasis la monaĥejan vivon kaj komencis karieron kiel profesia pentristo. Li adoptis plurajn preskribajn pseŭdonimojn, inter ili Bada Ŝanĵren (Bada Shanren) per kiu li estas plej ofte nomata hodiaŭ. Laŭdire li kriis kaj faris strangajn sonojn dum li pentris.[2] La stiligita vertikala skribo de lia pseŭdonimo Bada Ŝanĵen (八大山人) aspektas simile al la ideogramoj por ridi (笑) kaj plori (哭), tiel, kiam li subskribis siajn pentraĵojn, li sugestis siajn konfuziĝon kaj sentojn da bedaŭro pri la fato de sia lando kaj hejmo.[3]

Liaj pentraĵoj enhavas akrajn penik-strekojn, kiuj atribuiĝas al la deflanka maniero per kiu li tenis la penikon. Dum la 1930-aj jaroj, Ĉina pentristo Ĝang Daĉjan (Zhang Daqian) produktis plurajn falsaĵojn de la verkoj de Bada Ŝanĵen, sed instruita okulo facile rimarkos ilin, ĉar la modernaj kopioj estis pli malakraj kaj pli rondaj. Fred Fangyu Wang, erudiciulo de Universitato Yale estis eminenta kolektanto de pentraĵoj de Bada Ŝanĵen ek de la 1960-aj jaroj ĝis sia morto en 1997.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Glaze, Anna. Landscapes, Tradition, and the Seventeenth-Century Art Market: A Different Side of Bada Shanren. Master's Thesis, University of California, Davis., June, 2008.
  2. Stockard, Marilyn
  3. (2007) China: five thousand years of history and civilization, p. 761. ISBN 978-962-937-140-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]