Pál Szinyei Merse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Szinyei Merse
Memportreto en 1897
Memportreto en 1897
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1845 (1845-07-04)
en Chminianska Nová Ves
Morto 2-an de februaro 1920 (1920-02-02) (74-jaraĝa)
en Jarovnice
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Okupo
Okupo pentristo • politikisto
Verkoj The Balloon
vdr

Pál Színyei Merse [pAl sInjei merŝe] estis hungara pentristo, la plej grava figuro de la hungara impresionismo. Lia kuzo estis Gyula Gundelfinger.

Portreto pri Pál Színyei Merse de 1911

Pál Színyei Merse naskiĝis en Szinyeújfalu, en la 4-an de julio 1845, li mortis en Jernye, en la 2-a de februaro 1920.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia nobela familio estis iom riĉa, tial li ne havis financajn problemojn dum lernado aŭ dum pentrado. Li frekventis gimnazion en Eperjes, poste en Nagyvárad, kie li komencis okupadi pri pentrado. Ekde 1864 la juna pentristo lernis en Akademio en Munkeno ekzemple de Sándor Wagner. Tie li konatiĝis kun Gustave Courbet. En 1870 li revenis, kaj li devis okupiĝi pri la familia bieno, tamen diversaj pentraĵoj aperis, precipe pri la familianoj. En 1873 li pentris supozeble la plej faman pentraĵon: Majális (=majo en herbejo) kaj en la sama jaro li edziĝis. La alia fama pentraĵo estis "Virino en lila vesto", kie la virino estis sia edzino.

En 1882 la tuta familio translokiĝis en Vienon, kie li denove pentradis. Baldaŭe pro familiaj fiaskoj li politikadis, tamen li reiris al la pentrado. Unu el la pentraĵoj aĉetis mem imperiestro Francisko Jozefo la 1-a. En 1901 "Majális" ricevis oran medalon en Munkeno kaj ankaŭ en aliaj lokoj li havis sukcesojn. En Budapeŝto li instruis pentroarton kaj fondis grupon de hungaraj impresionistoj. Dum la 1-a mondmilito li pentradis ĉe Balatono.

Virino en lila vesto (1874)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]