József Mokos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

József Mokos [jOĵef mokoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mokos József estis hungara pentristo, instruisto.

József Mokos [1] Arkivigite je 2016-12-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 22-an de novembro 1892 en Békéscsaba, li mortis la 3-an de julio 1972 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Mokos akiris pedagogian diplomon en Nagyvárad en 1911, poste li instruis en diversaj lokoj. Inter 1913 kaj 1920 (kun interrompo) li lernis en Belarta Altlernejo de Pál Szinyei Merse, István Csók, Károly Lyka. En 1920 li hejmenvenis al Békéscsaba, kie li instruis en diversaj lernejoj. Li laboris ankaŭ en la muzeo. Somere inter 1922-1927 li pentradis en artiskolonio de Miskolc. En 1928 li studvojaĝis al Italio. Inter 1950-1972 li gvidis artistan klubon en la loka kultudomo. Li ricevis oran diplomon en 1961, premion en 1967. Li apartenis al la malfrua Artkolonio de Nagybánya.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pünkösdirózsás csendélet

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Békéscsaba (1928)
  • Békéscsaba (1973, 1992)

Disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Békéscsaba (1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]