Carl Bloch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Bloch
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1834 (1834-05-23)
en Kopenhago
Morto 22-an de februaro 1890 (1890-02-22) (55-jaraĝa)
en Kopenhago
Mortokialo kancero
Tombo Holmen Cemetery
Ŝtataneco Danio
Alma mater Reĝa Dana Akademio de Arto
Familio
Frat(in)oj William Bloch • Oscar Bloch • Emil Bloch
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
Verkoj In a Roman Osteria
Samson and the Philistines
Christian II i fængslet på Sønderborg Slot
Transfiguration of Jesus
The Sermon On the Mount
Prometheus' Liberation
vdr
Carl Heinrich Bloch en 1900

Carl Heinrich Bloch (naskiĝis la 23-an de majo 1834, mortis la 22-an de februaro 1890) estis dana pentristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En roma vinejo

Li naskiĝis en Kopenhago, Danio, kaj tie studis kun Wilhelm Marstrand en la Reĝa Dana Akademio de Arto (Det Kongelige Danske Kunstakademi). Liaj gepatroj volis ke la filo eniru respektindan profesion - konkrete ke li iĝu oficiro en la mararmeo. Tio tamen ne estis tio kion Carl volis. Lia sola intereso estis desegnado kaj pentrado, kaj estis konvinkita ke ne estos alia vivovojo ol iĝi artisto. Tiucele li vojaĝis al Italio por studi arton, pasante tra Nederlando, kie li konatiĝis kun la laboro de Rembrandt, kiu iĝis grava influo por li. Carl Bloch renkontis sian estontan edzinon, Alma Trepka, en Romo, kaj la paro geedziĝis tie la 31-an de majo 1868. Ili estis feliĉaj geedzoj ĝis ŝia frua morto en 1886.

Lia frua artista laboro inkluzivis kamparajn scenojn de la ĉiutaga vivo. De la jaroj 1859 ĝis 1866 Carl Bloch vivis en Italio, kaj tiu periodo estis grava por la disvolviĝo de lia stilo de pentrado.

Lia unua granda sukceso estis la ekspozicia montro de lia pentraĵo "Prometeo senkatenigita" en Kopenhago en 1865. Post la morto de Marstrand, li finis la dekoracion de la ceremonia halo ĉe la Universitato de Kopenhago. La malĝojo pri la perdo de sia edzino pezis forte sur Bloch, kaj esti sola kun siaj ok infanoj post ŝia morto estis tre malfacila sorto por li.

En novjara letero de 1866 al Carl Bloch, Hans Christian Andersen skribis la jenon: "Tio kion Dio arkigis sur solida roko ne pereos!" En alia letero, Andersen skribis "Tra via arto vi aldonas novan paŝon al via ŝtuparo de Jakobo en la senmortecon."

Carl Bloch tiam estis komisiita produkti 23 pentraĵojn por la Kapelo de la palaco Frederiksborg. Ili ĉiuj estis scenoj el la vivo de Kristo kiuj fariĝis tre popularaj kiel ilustraĵoj. La originaloj, pentrita inter 1865 kaj 1879, estas ankoraŭ nun en la palaco Frederiksborg. La retabloj troveblas en kirkoj de Holbæk kaj ties parto Ugerløse, Odense, kaj Kopenhago en Danio, krome en Hörup en norda Germanio, en Löderup, parto de la komunumo Ystad, kaj en Landskrona en Svedio.

Carl Bloch mortis de kancero la 22-an de februaro 1890. Lia morto laŭ artikolo de Sophus Michaelis venis kiel "abrupta bato por la nordia arto". Michaelis asertas ke "Danio perdis la artiston nedisputeble plej grandan inter la vivantoj." Lia pentrista kolego Vilhelm Kyhn deklaris en sia laŭdo ĉe la entombigo de Carl Bloch ke "Bloch restas kaj vivas."

Elstara dana artkritikisto, Karl Madsen, deklaris ke Carl Bloch "pli proksimiĝis al la granda ĉielo de arto ol ĉiuj aliaj danaj artistoj ĝis tiu dato". Madsen ankaŭ diris ke "se estas Elizeo, kie la gigantaj, riĉaj, varmaj kaj noblaj animoj de artistoj renkontiĝas, tie Carl Bloch sidos inter la plej noblaj el ĉiuj!".

La influo de Carl Block[redakti | redakti fonton]

Dum pli ol 40 jaroj la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj faris pezan uzon de la pentraĵoj de Carl Bloch, plejparte el la kolektaĵo de la palaco Frederiksborg, en ĝiaj preĝejaj konstruaĵoj kaj presitaj amaskomunikiloj. La eklezio produktis filmojn pri Kristo, uzante la pentraĵojn de Bloch kiel modeloj por la koloroj, lumigo kaj entuta arta dezajno en multaj de la filmaj scenoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]