Madonna of the Harpies ❦ San Gallo Annunciation ❦ La Lasta Vespermanĝo ❦ Vallombrosa Altarpiece ❦ Saint James ❦ The Sacrifice of Isaac ❦ Annunciation from an aedicula in Florence ❦ Lamentation of Christ ❦ Archangel Raphael with Tobias, St. Laurentius and the donor Leonardo di Lorenzo Morelli ❦ Madonna of the Harpies ❦ Paliotto Passerini after Andrea of the Sarto and Raffaellino of the Garbo ❦ Passerini Cope ❦ Polyptich of Saint Agnes ❦ Drawing by Andrea del Sarto (Uffizi, 328 F) ❦ Drawing by Andrea del Sarto (Uffizi, 632 E) ❦ Drawing by Andrea del Sarto (Uffizi, 669 E) vd
Li estis filo de la tajloro Agnolo, do li estis kutime nomata "[la filo] de la tajloro" (sartoitale signifas "tajloro"). Lia vera nomo estis Andrea d'Agnolo, t.e. Andrea [filo] de Agnolo, aŭ pli ĝuste Andrea d'Agnolo di Francesco di Luca Vannucchi, t.e. Andrea [filo] de Agnolo [filo] de Francesco [filo] de Luca [de la familio] Vannucchi.
Noli me tangere (Ne tuŝu min), pentrita de Andrea del Sarto en 1509 aŭ 1510
Tre juna, li lernis la pentradon ĉefe en la metiejo de Piero di Cosimo. Andrea lasis lin en 1508 kaj fondis kun alia juna pentristo memstarantan metiejon. Tie li kreis la unuajn pentraĵojn, kaj samtempe freskisklostrojn en florencaj monaĥejoj.
En 1517 aŭ 1518 Andrea del Sarto edziĝis kun la juna vidvino Lucrezia del Fede. Baldaŭ li forvojaĝis al Francio, kie li restis malpli ol du jaroj (laŭ Giorgio Vasari, fama biografiisto de artistoj, li revenis al Florenco ankaŭ pro la peto de lia edzino).
Tre grava fresko farita post lia reveno al Florenco estas la Cenacolo (Sankta Vespermanĝo, 1520-1525). Ankaŭ tre fama estas la pentraĵo Madonna col Bambino, un angelo e un santo (Madono kun Jesuo Infano, anĝelo kaj sanktulo, 1522-1523), kutime nomata Madonna della Scala (= Madono de la Ŝtuparo) pro la ĉeesto de ŝtuparo en la bildo, kiu estas en la Prado-Muzeo en Madrido ekde 1819.