Analfabeteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Analfabeto)
La malrapideco de disvastigo de alfabeteco en la antikva mondo. La malhelbluaj areoj estis alfabetaj en ĉirkaŭ la 24-a jarcento a.K.. La malhelverdaj areoj estis alfabetaj ĉe ĉirkaŭ 14-a jarcento a.K.. La helverdaj areoj estis alfabetaj en ĉirkaŭ 4-a jarcento a.K.. Notu ke aliaj Aziaj socioj estis alafabetaj en tiuj tempoj sed ili estas ne inkluzivitaj en ĉi tiu mapo. Notu ankaŭ ke eĉ en la kolorigitaj regionoj, alfabeteco estis kutime limigita al elito.

Analfabeteco priskribas homon (t.e. ne infano), kiu scipovas nek legi nek skribi, ĉar tiu persono partoprenis eĉ ne elementan lernejan instruadon. La vorto venas de la kombino de la vorto alfabeto kaj la greka prefikso "an-": ἆ kiu signifas neadon. Tiel, iu analfabetulo estas tiu, kiu scias nek α (alfo) nek β (beto), la du unuajn literojn de la greka alfabeto, cele ke la persono ne regas la legadon.

Kaŭzo povas esti nesufiĉa inteligento pro malsano aŭ denaska difekto, sed plej ofta kialo estas la sociaj vivkondiĉoj kiuj obstaklis vizitadon de lernejoj. Tio koncernas ĉefe la t.n. trian mondon, kie la homoj malsatas, zorgo pri nutraĵoj estas por ili primara, dum lerneja edukado nur sekundara problemo. Ekzistas ankaŭ gentaj tradicioj, kiuj malpermesas kleriĝon al virinoj aŭ al anoj de malsuperaj kastoj.

Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj entreprenas tutmondan kampanjon kontraŭ la analfabeteco, por kio servas diversaj afabetigaj projektoj kaj programoj. Unu el eksperimentoj okazas en Afriko pere de Esperanto kiel lingvo kun fonetika ortografio, sekve kun facile instruebla alfabeto.

Funkcia analfabeteco estas kondiĉo en kiu homo akiras kelkajn komencajn lego- kaj skribkapablojn, sed ili ne sufiĉas por efika uzo en ĉiutaga vivo.

Ofteco en la nuntempo[redakti | redakti fonton]

Grafikaĵo de malpligrandiĝo de malalfabeteco en la mondo. Analfabeteco okazas pli ofte en evolulandoj ol en evoluintaj landoj. Multaj zorgas pri la fenomeno de analfabeteco en la monda loĝantaro, malgraŭ la fakto, ke analfabeteco-procentoj senĉese malpliiĝis en la lastaj jardekoj, precipe en evolulandoj. Inter la evolulandoj, la plej signifaj malkreskoj en la nivelo de analfabeteco estis observitaj en Ĉinio, Vjetnamio, Barato, Kubo kaj Sudafriko.

Datumoj de 1998 montras, ke 16% de la monda loĝantaro, laŭ UN-difino, suferas de analfabeteco. Nur en Usono ĉirkaŭ 5 % de la loĝantaro estas analfabetoj laŭ difino de la usona registaro, laŭ la censo de 1990. En Britio, 7 milionoj da britaj civitanoj estas analfabetoj laŭ registaraj datumoj. En arabaj landoj, pli ol 25% de viroj kaj proksimume 50% de virinoj estis analfabetoj en 2000.

Dosiero:Monde analphabetisme 2000.jpg|Malalfabeteco en la mondo laŭ landoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]