Guĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Guĝo estas ĉizilo respektive pikilo, uzata en la ksiligrafio (lignogravurado) kaj en la gravurado de linoleumo.

Ĝi havas je transversa sekco preskaŭ duoncirkloforman klingon kaj servas por eltranĉi kaneloformajn konkavaĵojn. La eĝo estas 3 ĝis 20 mm larĝa kaj taŭgas por linia samkiel por faca laborado. La eĝon oni akrigas de eksterne internen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]