Lignofendilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
hidraŭle propelata lignofendilo (hidraŭlika potenco de la traktoro au de propra hidraŭlika agregato)
konusfendilo
malnova lignofendilo

Lignofendilo estas ilo, kiuj fendas arbotrunkojn aŭ pli precize pecojn de arbotrunkoj, por uzi tiun lignon kiel splitligno. La ligno fendiĝas kiam ĝi estas premata kontraŭ fendokojno aŭ fendokruco el metalo.

Lignofendiloj ofte estas pripelataj de hidraŭliko, kiu ricevas la potencon aŭ de traktoro trans fortotransdonŝafto, aŭ de elektromotoro (230 aŭ 400 V) aŭ de benzinmotoro. La potenco de la fendado ofte estas erare indikata en tunoj (t). La ĝusta unuo estas Neŭtono). Ekzistas fendiloj kiuj laboras starante aŭ kuŝante aŭ en formo de kombinitaj iloj. Pli grandaj lignofendiloj povas fendi trunkojn de pli ol unu metro longaj. Ofte la tablo povas varii en la alteco por pli rapide povi fendi mallongajn pecojn.

Ankaŭ ekzistas pli malnovaj modeloj, la tiel nomataj “konusfendiloj”. Hodiaŭ aĉeteblaj lignofendiloj pezas ĉ. 50 kg kaj potencon por fendi kiu egalas al 4 ĝis 8 tunoj.

Portebla lignofendilo[redakti | redakti fonton]

Speciale taŭgaj por profesia uzo estas porteblaj lignofendiloj, kiu fendas trunkojn ie ajn. Ili pezas c. 15 kg kaj ili estas manipuleblaj relatve facile.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]