Koniferligno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mola ligno)
Tipa kaj bone konata koniferligno de arbara pino.

Koniferligno estas ligno devena de arbedoj kaj arboj el la ordo de pinaloj. Kaŭze de la fakto ke tia ligno ĝenerale estas pli mola ol tiu de la angiospermoj, oni ankaŭ parolas pri mola ligno kiel laŭvorta traduko de la termino softwood per kiu oni angle ankaŭ signas la koncernajn pinalajn speciojn. Tiuj ĉi enhavas, escepte de taksodioj kaj larikoj, nur ĉiamverdajn arbojn kaj arbedojn.

Koniferligno estas la origino de ĉirkaŭ 80% de la monda produktaĵo de konstruligno, kun tradiciaj produktadaj centroj en la Balta regiono (inkluzive de Skandinavujo kaj Rusujo) kaj Nordameriko.

La termino mola ligno estas uzata kiel kontraŭaĵo de dura ligno, kiu estas ligno origine de angiospermoj. Koniferligno ne ĉiam estas pli mola ol angiospermligno. En ambaŭ grupoj estas grandega variado pri reala ligna dureco, kun la angiosperma denseco-gamo komplete entenante tiun de la koniferlignoj; iuj angiospermlignoj (ekzemple, balzo) estas pli molaj ol plimulte da konferlignoj, dum la plej duraj angiospermlignoj estas multe pli duraj ol iu ajn koniferligno; tiu ne estas surprize ĉar estas ĉirkaŭ centfoje pli da angiospermoj ol da pinaloj. La lignoj de longfolia pino, duglaso, kaj taksuso estas mekanike multe pli duraj ol tiuj de pluraj angiospermoj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Multaj amerikaj domoj estas konstruitaj per kanada koniferligno.

Ĝenerale koniferligno estas facile prilaborebla : ĝi konstituas la plimulton de ligno uzata de la homoj.

Polemikoj[redakti | redakti fonton]

Komerca disputo pri konifera konstruligno estas furiozinta inter Kanado kaj Usono dum multaj jaroj.