Arbaristiko
La arbaristiko estas scienco, kiu studas la evoluon de arbaroj kaj speciale la mastrumon de forstoj. Ĉar arbaroj estas kompleksaj sistemoj arbaristiko (aŭ arbaroscienco) inkluzivas branĉojn el pluraj aliaj sciencoj (naturaj, sociaj kaj ekonomiaj). Arbaristiko povas esti studata ĉe specialaj universitatoj, ekzemple ĉe la Agrikultura kaj arbaristika universitato de Mendel en Brno.