Agroforstado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agroforstado en Kédougou, Senegalio

Agroforstado arbara agrikulturo (angla: agroforestry) estas la apliko de arboj kaj arbustoj en tradicia agrikulturo. Arboj kiuj estas plantitaj sur la kampoj donas al la tero ombron kaj protektas la senakviĝon kaj sekve malhelpas erozion. Agroforstado estas dinamika kaj natura agrikultura sistemo kiu kombinas arbojn kun legomoj kaj/aŭ brutaro.

Tiu ĉi tekniko, kiu transformis la okcidentan Sahelon, estas unu el la plej promesplenaj ekzemploj de la maniero laŭ kiu malriĉaj loĝantaroj povas alfronti la klimatŝangon[1].

Tiu speco de agrikulturo jam disvastiĝis tra vastaj zonoj de Burkina Faso, Niĝero kaj Malio, kaj transformis centmilojn da hektaroj duondezertaj en pli produktivajn terojn. «Temas verŝajne pri la plej pozitiva ekologia ŝanĝo kun plej granda amplekso en Sahelo, kaj eble en tuta Afriko»[1]

Tiu metodo teknike nomiĝas ankaŭ «natura helpata regenero» (NHR). Sciencaj studaĵoj konfirmas la multajn avantaĝojn de la enkonduko de arboj ene de la nutraĵkultivejoj : ili protektas junajn plantidojn de vento, kontribuas teni humidecon en la grundo, dum ilia ombro ŝirmas la plantojn kontraŭ varmego. La falintaj folioj utilas kvazaŭ kiel «pajlotavolo», pliigas la fekundecon de grundo kaj provizas manĝaĵon por la brutaro. En kazo de malsatego, homoj eĉ povos manĝi foliojn de kelkaj arboj. «Antaŭe, kamparanoj estis kelkfoje devigitaj semi 4- aŭ 5-foje siajn kampojn, ĉar vento forblovis la grajnojn. Arboj agas kiel ŝirmiloj kaj firmigas la grundon ; necesas semi nur unufoje.»[1]

Danke al la agroforstado, oni povas nun ekvidi sur satelitaj fotoj, analizitaj de la usona geologia instituto (US Geological Survey), la landlimon inter Niĝero kaj Niĝerio. Ĉe la Niĝer-flanko, oni malkovras abundan arban kovraĵon ; ĉe la Niĝerio-flanko, kie vastaj projektoj de arboplantado videble malsukcesis, la grundo aperas preskaŭ nuda[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faka revuo (angla) The Springer Journal, „Agroforestry Systems“ (ISSN 1572-9680Online

World Agroforestry Centre

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Mark Hertsgaard, Kiel Sahelo reverdiĝas, Le Monde Diplomatique en Esperanto, la 1-an de aŭugusto 2010.