Uvira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Uvira
DSRSG Fidele Sarassoro visit in Estern Congo (8447218143).jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 3° 22′ S, 29° 8′ O-3.3729.14Koordinatoj: 3° 22′ S, 29° 8′ O [+]
Alto 746 m [+]
Areo 3146 km² ( 314 600 ha) [+]
Situo de Uvira
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Uvira [+]
Information icon.svg
vdr

Uvira estas grandurbo kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). La nacia lingvo parolata en la urbo estas la svahila. Uvira estas romkatolika diocezo kaj apartenas al la episkopujo de Bukavu.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Uvira situas inter montoj ĉe la nordokcidenta bordo de la lago Tanganjiko proksime de Burundo en la orienta parto (eĉ rando) de la lando. Bukavu troviĝas 105 (voje 120), Goma 192, Butembo 396, Lubumbashi 937, Kinŝaso 1540, Boma 1805 km.


Panoramo de Uvira

Historio[redakti | redakti fonton]

Uvira estis la antaŭa provinca ĉefurbo dum la regado de Mobutu Sese Seko, la regiono Sud-Kivuo estis parto de la regiono Kivuo. Post la formado de la provinco Sud-Kivuo, la ĉefurbo de la provinco fariĝis Bukavu .

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La haveno nomata Kalundu, ĉe la suda flanko de la urbo, ofertas boatajn konektojn al Kalemie, Kigoma (en Tanzanio) kaj Buĵumburo (ĉefurbo de Burundo (situanta je nur 15 kilometrojn).

Ĉefvojoj kondukas al Bukavu (120 km norden) kaj Buĵhumburo, krome estas malpli grava (kaj bona) vojo suden (Fizi 60 km suden).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Uvira situas en subtropika klimato. La temperaturo varias inter 19 kaj 22 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. La pluvo kulminas en marto kaj novembro, malkulminas en julio.

Esperanto en Uvira[redakti | redakti fonton]

La urbeto Uvira estas niĉo de vigla Esperanto-agado : Esperantologiaj semajnoj, seminario pri paco (2005) al kiu partoprenis pli ol 160 personoj[1].

Diagramo pri liverado de la lando, kie Uvira estas trovebla oriente

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Provinco Sud-Kivuo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Birindwa Mushoshi, Esperanto en orienta Afriko, Heroldo de Esperanto, 2250 (17:2015).