Kivuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kivu
Lago Kivu formas parton de limo de Ruando kaj Kongo Kinŝasa
Lago Kivu formas parton de limo de Ruando kaj Kongo Kinŝasa
Koordinatoj 2°0′S 29°0′O  /  2°S, 29°O / -2; 29 (Kivuo)Koordinatoj: 2°0′S 29°0′O  /  2°S, 29°O / -2; 29 (Kivuo)
Speco de la lago Lagoj de rifta valo, plurtavola lago
Ĉefaj elfluoj Rivero Ruzizi
Areo de la baseno 7000 km²
Landoj de la baseno Ruando,
Kongo Kinŝasa
Maksimuma longo 89 km
Maksimuma larĝo 48 km
Surfaca areo 2700 km²
Averaĝa profundo 240 m
Maksimuma profundo 480 m
Akva volumeno 500 km³
Surfaca alto 1460 m
Insuloj Idjwi
Setlejoj Goma (Kongo)
Bukavu (Kongo)
Kibuye (Ruando)
Cyangugu (Ruando)
v  d  r
Information icon.svg

Kivu estas unu el la Grandaj Lagoj de Afriko. Ĝi kuŝas sur limo inter la Kongo Kinŝasa kaj Ruando, kaj estas en la rifto Albertine (okcidenta), parto de la Granda Rifto. Kivu elfluas en riveron Ruzizi, kiu fluas suden en lagon Tanganjiko. La lago estas loko kie multaj viktimoj de la ruanda genocido de 1994 estis ŝutitaj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La lago kovras tutecan surfacan areon de 2700 km² kaj estas je alto de 1460 metroj pli supre de la marnivelo. La laga lito sidas sur rifta valo kiu estas malrapide tirata aparten, kaŭzante vulkanan agadon en la areo. La lago estas ĉirkaŭbarita per majestaj montoj farantaj ĝin belege aspektanta.

Granda insulo, Idjwi, kuŝas en la lago, kaj inter setlejoj sur ĝia bordo estas Bukavu, Kabare, Kalehe, Saké, Goma en Kongo kaj Gisenyi, Kibuye, Cyangugu en Ruando.

La unua eŭropano vizitinta la lago estas germano grafo Gustav Adolf von Götzen en 1894. Ekde tiam tie estas vidataj fortegaj landlimaj konfliktoj.

Kemio[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo de Kivu de NASA.

Kivu estas unu de tri sciataj eksplodantaj lagoj, kune kun Nyos (kiu spertis fortegan lagan renversiĝon) kaj Monoun. Analitiko de geologia historio de Kivu indikas ke periodo masiva biologia mortado estas proksimume 1000 jaroj.

Laga bordo en Ruando