Flosligno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flosligno ĉe la norda marbordo de Vaŝingtonio, Usono
Flosligna skulpturo de ĉevalo fare de artisto Heather Jansch ĉe Projekto Eden, Cornwall

Flosligno estas tiu ligno, kiu flosas en la akvo aŭ albordigas ĝin vento, tajdo, fluo aŭ ondado.

Flosligno povas esti:

  • arbo(trunko) aŭ parto de arbo, kiu nature elteriĝas/disiĝas kaj venas en la akvon
  • ligna parto de konstruaĵoj aŭ domaj mebloj, kiujn kunportas inundo, cunamo aŭ vento en la akvon
  • lignaĵo, kiu estis portita intence en la akvon, sed ties alligaĵo malkombiniĝas
  • restaĵoj de lignaj ŝipojboatoj
  • ŝipaj kargoj, kiuj defalis

En areo de Arkto, la flosligno estis ofte la sola lignofonto por inuitoj kaj aliaj popoloj, kiuj vivis super la arkta arbolimo, antaŭ intensa komerca kontakto al pli sudaj landopartoj.

En la nord-ĝermana mitologio la unuaj homoj estis skulptitaj el flosligno fare de Odin, Hönir kaj Lodur. El frakseno skulptis ili viron Ask kaj el ulmo la virinon Embla. Ask kaj Embla iĝis tiel pragenerintoj de la homa raso.

Hodiaŭ, flosligno estas uzata kelkfoje kiel bazmaterialo por artaĵoj.