Universala boltilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universala boltilo

Universala boltilo

Universala boltilo
Klasifiko muntada instrumentaro
Uzata por turnado de ŝraŭboj kaj ŝraŭbingoj
Inventinto Edwin Beard Budding
Rilataj boltilo
Information icon.svg
vdr

Universala boltilo estas alĝustigebla boltilo kiu havas la saman aplikadon kiel la boltilo, sed de kiu la beko per verma transmisiilo estas alĝustigebla. La boltilo povas, inter certaj limoj, esti uzata por ĉiuj sesangulaj aŭ kvarangulaj boltoj kaj boltingoj.

La unua alĝustigebla boltilo estis disvolvita de Edwin Beard Budding (1795-1846), poste plibonigita kaj patentita de Johan Petter Johansson el Svedio en 1892.

Kompare kun konvenciaj kornŝlosiloj, ĝi estas kutime pli masiva kaj pli sentema al malpuraĵo kaj deformadoj, ĉar ili povas kaŭzi la ĝustigmekanismon blokiĝi.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La alĝustigebla ŝlosilo kaj ĝia funkcio.