Usona Departemento de Komerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona Departemento de Komerco
Commerce Building view from Mall 2.jpg
federacia ministerio de Usono
Dum 4-a de marto 1913 –
Antaŭulo United States Department of Commerce and Labor
Fondodato 4-a de marto 1913
Sidejo Vaŝingtono
Lando Usono
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Sigelo de la Usona Departmento pri Komerco

La Usona Departmento de Komerco (angle United States Department of Commerce) estas departmento de la usona registaro, kiu aparte zorgas pri la ekonomia kreskado de la komercaj entreprenoj kaj industrioj de la lando. Ĝia estro estas la Usona Sekretario de Komerco. La celo de la Departmento estas "akceli la kreadon de postenoj kaj pli altaj vivnormoj por ĉiuj usonanoj, per kreado de infrastrukturo antaŭeniganta ekonomian kreskadon teknologian konkurencipovon, kaj daŭrigeblan disvolvadon". Inter ĝiaj taskoj estas kolekti ekonomiajn kaj demografiajn informojn por komerca kaj registara decidado, la emisiado de patentoj kaj varmarkoj, kaj partoprenado en la establado de industriaj normoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine la Departmento kreiĝis la 14-an de februaro, 1903, kiel la Departmento de Komerco kaj Laboro. [1] Je la 4-a de marto, 1913, oni renomis ĝin la Departmento de Komerco, kiam oni transigis ĝiajn prilaboristarajn funkciojn kaj buroojn al nova Departmento de Laboro.

Fakoj[redakti | redakti fonton]

La Usona Patenta kaj Varmarka Oficejo estas agentejo de la Usona Departmento de Komerco kiu prizorgas la eldonadon de patentoj kaj la registradon de varmarkoj. Ĝi estis fondita je 2 Januaro 1975 el la antaŭa patenta oficejo. La nuna direktoro de la oficejo estas Andrei Iancu, kiu ekprenis sian oficon je 8a de februaro 2018.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steve Charnovitz. Reinventing the Commerce Dept. Journal of Commerce, 12-an de julio 1995. angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]