Listo de Municipaj Distriktoj de Alberto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

(Municipaj) Distriktoj de Alberto estas administraj subunuoj de la censodistriktoj de la provinco.

Albertaj censaj subunuoj

Regado[redakti | redakti fonton]

Municipaj distriktoj (angle: municipal districts), foje nomataj simple distriktoj (angle: counties) - historie, estis diferenco inter "municipa distrikto" kaj "distrikto" en Alberto, sed jam ne plu - estas la administraj unuoj por kamparaj regionoj inkluzive bienoterenojn kaj nekorporaciiĝintajn komunumojn kiel vilaĝetojn. En 2006 estis 64 municipaj distriktoj en Alberto[1], ĉiuj administrataj de la Alberta Ministerio pri Municipaj Aferoj, branĉo de la registaro de Alberto. La municipajn distriktojn prizorgas konsilioj elektitaj de la loĝantoj. La specialajn distriktojn prizorgas konsilio elektita de la leŭtenanta guberniestro de Alberto. Aliaj specoj de regado funkciantaj kadre de la sistemo de municipaj distriktoj estas la specialigitaj municipoj, la regionaj municipoj, kaj la plibonigaj distriktoj. La metisajn komunumojn kaj indianajn rezervojn administras lokaj registaroj kun kunordigado flanke de la federacia registaro.

La plibonigajn distriktojn rekte administras la Alberta Ministerio pri Municipaj Aferoj. Laŭbezone plibonigaj distriktoj korporaciiĝas aŭ kiel municipaj distriktoj (kun konsilio elektita de la loĝantoj) aŭ kiel specialaj distriktoj (kun konsilio elektita de la registaro). Kiam ili funkcias bone, oni ŝanĝas la statuson de la plibonigaj distriktoj tiel ke ili fariĝas normalaj (municipaj) distrikto aŭ specialigitaj municipoj aŭ, se temas pri malmulte loĝata regiono, regionaj municipoj.

Listo de municipaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

Sekvas alfabete ordigita listo de la distriktoj:

Municipaj Distriktoj de Alberto
Distrikto Censodistrikto Sidejo
Nomo N-ro Speco N-ro Urbeto
Acadia 34 Municipa Distrikto 4 Acadia Valley
Athabasca 12 Distrikto 13 Athabasca
Barrhead 11 Distrikto 13 Barrhead
Beaver 9 Distrikto 10 Ryley
Bighorn 8 Municipa Distrikto 15 Exshaw
Big Lakes 125 Municipa Distrikto 17 High Prairie
Birch Hills 19 County 19 Wanham
Bonnyville 87 Municipa Distrikto 12 Bonnyville
Brazeau 77 Distrikto 11 Drayton Valley
Camrose 22 Distrikto 10 Camrose
Cardston 6 Distrikto 3 Cardston
Clear Hills 21 Municipa Distrikto 17 Worsley
Clearwater 99 Distrikto 9 Rocky Mountain House
Cypress 1 Distrikto 1 Dunmore
Fairview 136 Municipa Distrikto 19 Fairview
Flagstaff 29 Distrikto 7 Sedgewick
Foothills 31 Municipa Distrikto 6 High River
Forty Mile 8 Distrikto 2 Foremost
Grande Prairie 1 Distrikto 19 Clairmont
Greenview 16 Municipa Distrikto 18 Valleyview
Kneehill 48 Distrikto 5 Three Hills
Lac Ste. Anne 28 Distrikto 13 Sangudo
Lacombe 14 Distrikto 8 Lacombe
Lakeland Distrikto 12 Lac La Biche
Lamont 30 Distrikto 10 Lamont
Leduc 25 Distrikto 11 Nisku
Lesser Slave River 124 Municipa Distrikto 17 Slave Lake
Lethbridge 26 Distrikto 2 Lethbridge
Mackenzie 23 Municipa Distrikto-Specialigita Municipo 17 Fort Vermilion
Minburn 27 Distrikto 10 Vegreville
Mountain View 17 Distrikto 6 Didsbury
Newell 4 Distrikto 2 Brooks
Northern Lights 22 Municipa Distrikto 17 Manning
Northern Sunrise 131 Distrikto 17 Peace River
Opportunity 17 Municipa Distrikto 17 Wabasca
Paintearth 18 Distrikto 7 Castor
Parkland 31 Distrikto 11 Distrikto Parkland
Peace 135 Municipa Distrikto 19 Berwyn
Pincher Creek 9 Municipa Distrikto 3 Pincher Creek
Ponoka 3 Distrikto 8 Ponoka
Provost 52 Municipa Distrikto 7 Provost
Ranchland 66 Municipa Distrikto 15 Nanton
Red Deer 23 Distrikto 8 Red Deer
Rocky View 44 Municipa Distrikto 6 Kalgario
Saddle Hills 20 Distrikto 19 Spirit River
Smoky Lake 13 County 12 Smoky Lake
Smoky River 130 Municipa Distrikto 19 Falher
Specialaj Distriktoj 2,3,4 Board/Special Area 4 Hanna
Spirit River 133 Municipa Distrikto 19 Spirit River
Starland 47 Distrikto 5 Morrin
Stettler 6 Distrikto 7 Stettler
St. Paul 19 Distrikto 12 St. Paul
Strathcona 20 Distrikto/Specialigita Municipo 11 Sherwood Park
Sturgeon 90 Distrikto 11 Morinville
Taber 14 Municipa Distrikto 2 Taber
Thorhild 7 Distrikto 13 Thorhild
Two Hills 21 Distrikto 10 Two Hills
Vermilion River 24 Distrikto 10 Kitscoty
Vulcan 2 Distrikto 5 Vulcan
Wainwright 61 Municipa Distrikto 7 Wainwright
Warner 5 Distrikto 2 Warner
Westlock 92 Distrikto 13 Westlock
Wetaskiwin 10 Distrikto 11 Wetaskiwin
Wheatland 16 Distrikto 5 Strathmore
Willow Creek 26 Municipa Distrikto 3 Claresholm
Wood Buffalo 143 Regiona MD/Specialigita Municipo 16 Fort McMurray
Woodlands 15 Distrikto 13 Whitecourt
Yellowhead 94 Distrikto 14 Edson


Alispecaj municipoj[redakti | redakti fonton]

Subunuoj de Censodistriktoj

Krom la municipaj distriktoj estas en Alberto du censajn metropolojn (Kalgario kaj Edmontono) kaj sep plibonigaj distriktoj (la kvin naciaj parkoj, kiujn administras Parks Canada, kaj du provincaj parkoj). Pluraj administraj unuoj estas specialigitaj municipoj.

Plibonigaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

La plibonigajn distriktojn administras la Ministro de Municipaj Aferoj de Alberto, aŭ rekte aŭ per elektitaj aŭ alelektitaj konsilioj.

Plibonigaj Distriktoj de Alberto
Distrikto Censodistrikto
Nomo N-ro Speco N-ro
Banff 9 Pliboniga distrikto (Nacia parko) 15
Insulo Elk 13 Pliboniga distrikto (Nacia parko) 13
Jasper 12 Pliboniga distrikto (Nacia parko) 15
Kananaskis 5 Pliboniga distrikto (Provinca parko) 15
Lagoj Waterton 4 Pliboniga distrikto (Nacia parko) 3
Sovaĝejo Willmore 9 Pliboniga distrikto (Provinca parko) 15
Arbara Bizono 24 Pliboniga distrikto (Nacia parko) 16


Specialigitaj municipoj[redakti | redakti fonton]

Specialigitaj municipoj estas regionoj kun specialaj bezonoj kaj cirkonstancoj, kiuj postulas specialajn administrajn metodojn.

Specialigitaj Municipoj de Alberto
Municipo Censodistrikto Speciala
Nomo N-ro Speco N-ro Kialo
Jasper Specialigita municipo 15 Evoluregiono ene de Nacia Parko Jasper
Crowsnest Pass Specialigita municipo 3 Miksaĵo de pluraj dissolviĝintaj urbetoj
Mackenzie 23 Municipa Distrikto/Specialigita municipo 17 Granda malmulte priloĝata regiono
Strathcona 20 Distrikto/Specialigita municipo 11 Dense priloĝata antaŭurba regiono
Wood Buffalo 143 Regiona MD/Specialigita municipo 16 Granda regiono kun forta nekorporaciiĝinta ekonomia centro (Fort McMurray)


Censaj metropoloj[redakti | redakti fonton]

Censaj metropoloj estas urbaj aglomeraĵoj kun loĝantaro de pli ol 100.000 homoj; ĉiu konsistas el granda urbo kun la apudaj terenoj.

Censaj Metropoloj de Alberto
Metropolo Censodistrikto
Nomo N-ro Speco N-ro
Kalgario   Censa Metropolo 6
Edmontono   Censa Metropolo 11


Aliaj urboj en Alberto havas neformalan "grandan regionon" sed ne estas tiel administrataj (Grande Prairie, Lethbridge, Medicine Hat, Red Deer kaj iom malpli-multe Brooks, Camrose, Cold Lake, Lloydminster, Wetaskiwin).

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2005 la suma loĝantaro de ĉiuj ne-urbaj municipoj estas 452,039.[2]

Loĝantaro de Alberto
Speco de municipo Tuta loĝantaro Notoj
Ne-urba
Municipaj Distriktoj 427,406  
Specialigitaj Municipoj 167,606  
Plibonigaj Distriktoj 2,559  
Specialaj Distriktoj 5,314  
Urba
Urboj 2,123,221  
Urbetoj 406,108  
Vilaĝoj 38,906  
Somer-vilaĝoj 4,105  
Unuaj Nacioj
Unuaj Nacioj 59,932  
Metisoj 6,953  
Sumo
Alberta sumo 3,242,110  


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Government of Alberta Arkivigite je 2006-12-14 per la retarkivo Wayback Machine - Specoj de Municipoj
  2. Alberta Municial Affairs - Municipa Censo de 2005

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]