Nacia Parko de la Arbara Bizono
Nacia Parko de la Arbara Bizono | ||
---|---|---|
Koordinatoj | 59° 23′ 0″ N, 112° 58′ 59″ U (mapo)59.3833-112.983Koordinatoj: 59° 23′ 0″ N, 112° 58′ 59″ U (mapo) | |
Areo | 44 792 km² (4 479 200 ha) [+] | |
Estiĝo | 1922 | |
![]() |
||
Nacia Parko de la Arbara Bizono | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Nacia Parko de la Arbara Bizono | |
---|---|
![]() Situo de Nacia Parko de la Arbara Bizono en Alberto | |
Bazaj informoj | |
Situo: | Alberto, Kanado |
Plej proksima urbo: | Fort Smith |
Koordinatoj | 59° 23' N, 112° 59' U Mapo |
Areo: | 44.807 km² |
Fondita: | 1922 |
Estrado | |
Respondeca instanco: | Parks Canada |
Nacia Parko de la Arbara Bizono, en la nord-oriento de Alberto kaj la sudo de la Nordokcidentaj Teritorioj, estas la plej granda nacia parko de Kanado. Oni faris ĝin en 1922 por protekti la lastan libere migrantan aron da arbaraj bizonoj, nuntempe taksata je 2000 membroj. Ĝi estas la sola konata nestejo de la amerika gruo.
La alteco de la parko varias de 183 metroj ĉe la Malgranda Rivero Buffalo ĝis 945 metroj en la Montaro Caribou. La ĉefa oficejo de la parka administracio troviĝas en Fort Smith (NOT), kun malpli granda satelita oficejo en Fort Chipewyan (Alberto). La parko estas tre grava geografie; en ĝi estas unu el la plej grandaj freŝakvaj river-deltoj de la mondo - ĝin formas la riveroj Paca, Atabaska, kaj Sklava. La parko estas ankaŭ konata karsta pejzaĝo je la parto en la Nordokcidentaj Teritorioj.
Biologio[redakti | redakti fonton]
En Nacia Parko de la Arbara Bizono vivas bestoj de tre diversaj specioj: alkoj, nigraj ursoj, lupoj, linkoj, kastoroj, ondatroj, leporoj, kanadaj gruoj, bonazioj, kaj elapoj; ĉi-lastaj faras famajn komunajn nestojn en la parko.
En Nacia Parko de la Arbara Bizono estas la sola konata nesta medio por la severe endanĝerigita amerika gruo.
Monda Naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]
Unesko deklaris ĉi tiun parkon esti Monda Naturheredaĵo en 1983 pro la biologia diverseco de la Pac-Atabaska Delto, la plej granda enlanda river-delto, kiel ankaŭ pro la grandaj kvantoj de sovaĝaj bizonoj en la parko.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Wood Buffalo National Park of Canada Arkivigite je 2004-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Park at UNESCO World Heritage Site
- angle Great Canadian Parks Arkivigite je 2006-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
- france Parc national du Canada Wood Buffalo Arkivigite je 2007-05-15 per la retarkivo Wayback Machine
Naciaj parkoj:
Arbara Bizono •
Aulavik •
Auyuittuq •
Banff •
Breton-Kabaj Altaĵoj •
Duoninsulo Bruce •
Forillon •
Fundy •
Glaĉera •
Golf-Insuloj •
Gros Morne •
Gwaii Haanas •
Insulo Elk •
Insuloj de Georgia Golfeto •
Insulo de Princo Eduardo •
Ivvavik •
Jasper •
Kejimkujik •
Kluane •
Kootenay •
Kouchibouguac •
Lagoj Waterton •
La Maurice •
Mingana Insularo •
Montaro Torngat •
Monto Revelstoke •
Nahanni •
Pacifika Marbordo •
Terpinto Pelee •
Preria •
Princo Albert •
Pukaswa •
Quttinirpaaq •
Rajda Monto •
Sirmilik •
Sankt-Laŭrenca Insularo •
Terra Nova •
Tuktut •
Ukkusiksalik •
Vuntut •
Wapusk •
Yoho
|
|