Nacia Parko Kootenay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Kootenay
Kootenay National Park.jpg

Koordinatoj50° 52′ 59″ N, 116° 2′ 56″ U (mapo)50.8831-116.049Koordinatoj: 50° 52′ 59″ N, 116° 2′ 56″ U (mapo)
Plej alta punktoDeltaform Mountain [+]
Areo1 406,4 km² (140 640 ha) [+]

Estiĝo1920

Map
Nacia Parko Kootenay

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Kootenay National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Nacia Parko Kootenay
Situo de Nacia Parko Kootenay en Brita Kolumbio
Situo de Nacia Parko Kootenay en Brita Kolumbio
Bazaj informoj
Situo: Brita Kolumbio, Kanado
Koordinatoj 50° 53' N, 116° 03' U Mapo
Areo: 1.406 km²
Fondita: 1920
Estrado
Respondeca instanco: Parks Canada
Information icon.svg
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Nacia Parko Kootenay, en sudorienta Brita Kolumbio (Kanado), ampleksas 1.406 km² en la Kanada Rok-Montaro kaj estas Monda Naturheredaĵo de Unesko. Alteco en la parko varias en 918 metroj ĉe la enirejo al la parko ĝis 3.424 metroj ĉe Monto Deltaform. NP Kootenay estas unu kvar sinsekvaj montoparkoj en la Kanada Rok-Montaro; la aliaj tri estas Nacia Parko Banff, Nacia Parko Jasper, kaj Nacia Parko Yoho.

La parko estas malfermita tutjare, sed la turisma sezono daŭras nur de junio ĝis septembro. La tendumejoj estas malfermitaj de frua majo ĝis malfrua septembro, sed vintra tendumado estas permesata nur ĉe la tendumejo Dolly Varden.

Inter la ĉefaj allogaĵoj de la parko estas Lago Olive, Kanjono Sinclair, kaj la Farbopotoj.

Ĉe la sudokcidenta enirejo de la parko situas la urbeto Radium Hot Springs kie oni povas bani sin en varmaj fontoj de temperaturo inter 35°C kaj 47°C.

La parko prenas sian nomon de la Rivero Kootenay, kies fontoj troviĝas en la parko.

Monda Naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Unesko deklaris ĉi tiun parkon esti Monda Naturheredaĵo en 1984, kune kun la aliaj naciaj parkoj kaj provincaj parkoj kiuj konsistigas la Parkojn de la Kanada Rok-Montaro, pro la monto-pejzaĝoj kun montopintoj, glaĉeroj, lagoj, akvofaloj, kanjonoj, kavernoj kaj fosilioj ĉi tie troveblaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]