Municipa Distrikto 44 Rocky View (Alberto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Municipa Distrikto 44 Rocky View estas municipo situanta ekstere de la Urbo Kalgario en suda Alberto. Ĝi ĉirkaŭas la orientan, nordan, kaj okcidentan partojn de la urbo. MD Rocky View estas parto de la Kalgaria Censa Metropolo kaj membro de la Kalgaria Regiona Partneriĝo.


MD Rocky View troviĝas ĉe la Koridoro Kalgario-Edmontono, kaj ĝin transiras nord-sude la Ŝoseo 2 kaj okcident-oriente la Ŝoseo 1. Alia grava ŝoseo en MD Rocky View estas Ŝoseo 2, kiu estas grava vojo de trafiko inter Kalgario kaj Saskatuno, Saskaĉevano. La ĉefaj nord-sudaj linioj de kaj la Kanad-Pacifika Fervojo kaj la Kanada Nacia Fervojo ankaŭ trapasas la Distrikton; la linio de la KPF trapasas Airdrie kaj Crossfield, dum la linio de la KNF trapasas la vilaĝojn Irricana kaj Beiseker.

Pri MD Rocky View[redakti | redakti fonton]

La Municipa Distrikto Rocky View estas la kvine plej granda impostregiono de Alberto:

MD Rocky View ricevis sian nomon en decembro 1955. En konkurso por doni nomon al la ĵus kunigita municipa distrikto la gajnantan proponon donis Leslie Burwash, lernejano de Balzac; aliaj proponoj estis "Bow View" kaj "Chinook". La nomo "Rocky View" (angle = roka elrigardo) estas priskriba - plej multaj regionoj ene de la Municipa Distrikto Rocky View havas belajn elrigardojn je la Rok-Montaro en la okcidento.

Vilaĝoj kaj Apudaj Komunumoj[redakti | redakti fonton]

En MD Rocky View estas la sekvaj nekorporaciiĝintaj komunumoj kaj vilaĝetoj[1]: Balzac, Bottrel, Bragg Creek, Cochrane Lake, Conrich, Elbow Valley, Dalemead, Dalroy, Delacour, Indus, Janet, Kathyrn, Keoma, Langdon, Madden, Shepard, la regiono Bearspaw-Glendale, kaj la regiono Springbank.

Kun ĉ. 4.000 km² entute, inter la urbetoj kaj vilaĝoj en Municipa Distrikto Rocky View estas: la urbo Airdrie, la urbeto Cochrane, la urbeto Irricana, la urbeto Crossfield, la urbeto Chestermere kaj la vilaĝo Beiseker.

Demografio kaj statistiko[redakti | redakti fonton]

  • Loĝantaro: 30.688
  • Kreskado (de 1996 ĝis 2001): + 31.6%
  • Privataj Loĝejoj: 9.780
  • Loĝejoj Konstruitaj (de 1991 ĝis 2001): 4.075
  • Areo: 4.048,9 km²
  • Denseco de Priloĝado: 7,6 homoj/km²
  • Meza Enspezo de Familio (jare): 65.785 CAD

(laŭ la Censo de 2001 de Statistiko Kanado)[2]

Municipa politiko - Municipa Distrikto Rocky View[redakti | redakti fonton]

MD Rocky View nuntempe havas Municipan Konsilion, en kiu membras 9 elektitaj konsilantoj. La konsilantojn elektas la voĉdonrajtaj elektantoj (loĝantoj de MD Rocky View), kiuj elektas po unu kandidaton en sia elektodistrikto. Municipaj balotadoj okazas la 3an lundo de oktobro ĉiun trian jaron.

Ĉiun oktobron la konsilatojn elektas konsiliestron kaj vickonsiliestron.

En la nuna konsilio, elektita en oktobro de 2004, membras:

Provinca politiko - Alberto[redakti | redakti fonton]

La Municipa Distrikto Rocky View dividiĝas inter la provincaj elektodistriktoj de Airdrie-Rocky View kaj Foothills-Rocky View.

MD Rocky View nuntempe reprezentiĝas en la Alberta Leĝdona Asembleo per PK-Asembleanoj Carol Haley en Airdrie-Rocky View kaj Ted Morton en Foothills-Rocky View.

Federacia politiko - Kanado[redakti | redakti fonton]

La Municipa Distrikto Rocky View dividiĝas inter tri federaciaj elektodistrikoj: Crowfoot (elektodistrikto), Macleod (elektodistrikto) kaj Wild Rose.

La nordoriento kaj sudoriento de MD Rocky View (oriente de Kalgario, norde de la Rivero Bow) estas parto de la Federacia Elektodistrikto Crowfoot. Ĉi tiun elektodistrikton reprezentas Kevin Sorenson, kiu unue elektiĝis kiel membro de la Reformista Partio de Kanado, elektiĝis denove kiel membro de la Kanada Alianco kaj laste kiel membro de la Konservativa Partio de Kanado.

La sudokcidento de MD Rocky View (sude de la Rivero Bow kaj okcidente de Kalgario) estas parto de la Federacia Elektodistrikto Macleod. Ĉi tiun elektodistrikton reprezentas Ted Menzies, kiu unue elektiĝis kiel membro de la Kanada Alianco kaj laste kiel membro de la Konservativa Partio de Kanado.

La nordokcidento de MD Rocky View estas parto de la Federacia Elektodistrikto Wild Rose. Ĉi tiun elektodistrikton reprezentas Myron Thompson, kiu unue elektiĝis kiel membro de la Reformista Partio de Kanado en 1993, elektiĝis denove kiel membro de la Kanada Alianco kaj laste kiel membro de la Konservativa Partio de Kanado.

MD Rocky View kaj la Kalgaria Regiono ankaŭ reprezentiĝas per du Federaciaj Senatanoj:

Ĉefministro Stephen Harper alelektis Senatanon Bert Brown al la Kanada Senato la 10-an de julio 2007.

Ĉefministro Paul Martin alelektis Senatanon Elaine McCoy al la Kanada Senato la 24-an de marto 2005.

Vizitindaĵoj en MD Rocky View[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Municipa Profilo Arkivigite je 2006-10-05 per la retarkivo Wayback Machine - Alberta Ministerio de Municipaj Aferoj
  2. Komunuma Profilo de MD Rocky View Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine - Kanada Instituto pri Statistiko. 2002. Komunumaj profiloj de 2001. Publikigita la 27-an de junio 2002. Laste modifita: 2005-11-30. Katalogo de Kanada Instituto pri Statistiko n-ro 93F0053XIE.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Najbaraj distriktoj[redakti | redakti fonton]

D 17 Mountain View D 17 Mountain View D 48 Kneehill
MD 8 Bighorn

North
West  MD 44 Rocky View  East
South

D 16 Wheatland
Kananaskis MD 31 Foothills D 2 Vulcan