Progresisma Konservativa Asocio de Alberto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Progresisma Konservativa Asocio (aŭ Partio) de Alberto (angle Progressive Conservative Association of Alberta) estas provinca, centra-dekstra politika partio de la kanada provinco Alberto. Ĝi restis la reganta partio de la provinco ekde la jaro 1971, kun la jenaj ĉefministroj de Alberto : Peter Lougheed (1971–1985), Don Getty (1985–1992), Ralph Klein (1992–2006), Ed Stelmach (2006–2011) kaj Alison Redford (2011-hodiaŭ).