Leŭtenanta guberniestro (Kanado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ĝenerala Guberniestro de Kanado, la leŭtenantaj guberniestroj, la teritoriaj komisionanoj kaj iliaj privataj sekretarioj, 2016.

La leŭtenanta guberniestro en Kanado (en angla: lieutenant governor (/lɛfˈtɛnənt/; en franca [maskuline]: lieutenant-gouverneur, aŭ [feminine]: lieutenant-gouverneure) estas la vicreĝa reprezentanto en la provinca jurisdikcio de la kanada monarko kaj ŝtatestro, reĝino Elizabeto la 2-a. Je konsilo de lia aŭ ŝia ĉefministro, la Ĝenerala Guberniestro de Kanado nomumas la leŭtenantajn guberniestrojn por plenumi plej el la konstituciaj kaj ceremoniaj taskoj de la monarko por ne fiksita tempoperiodo,[1] kvankam kvin jaroj estas la normala konvencio. Similaj postenoj en tri teritorioj de Kanado estas nomitaj Komisionanoj kaj estas reprezentantoj de la federacia registaro, tamen, ne rekte de la monarko.

Ĉiu provinco havas leŭtenantan guberniestron, reprezentantan la reĝinon, elektitan de la federacia ĉefministro kaj nomumitan de la guberniestro ĝenerala.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Victoria (29a de Marto 1867). "Constitution Act, 1867". V.58. Westminster: Queen's Printer. Alirita la 11an de Decembro 2020.