Pinastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marborda pino)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pinastro
Pinastroj vojborde en Korsiko
Pinastroj vojborde en Korsiko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Pino Pinus
Subgenro: Pinus
Specio: P. pinaster
Pinus pinaster
Aiton 1789
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pinus pinaster - Muzeo de Tuluzo

La pinastro [1]pinastra pino (Pinus pinaster) estas pino indiĝena en la okcidenta Mediteranea regiono.

La natura arealo etendiĝas ekde Portugalujo kaj Hispanujo ĝis suda kaj okcidenta Francujo, okcidenta Italujo, kaj norda Maroko, kun malgrandaj izolitaj populacioj en Alĝerio kaj Malto (eble perhome enmetita). Ĝenerale la pinastro troviĝas je malaltaj ĝis mezaltaj altitudoj, plejofte ekde marnivelo ĝis 600 m, sed ĝis 2 000 m en la suda parto de sia arealo en Maroko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pinglaro

La pinastro estas mez-alta arbo, atingante altecon de 20-35 m, kun tiga diametro ĝis 1,2 m, escepte 1,8 m.

La arboŝelo estas oranĝkolor-ruĝa, dika kaj profunde kanelita je la bazo de la trunko, iome pli maldika je la supra arbokrono.

La folioj ('pingloj') estas duopaj, rigidaj (2 mm larĝaj), 12-22 cm longaj, kaj bluec-verdaj ĝis nete flavec-verdaj.

La strobiloj estas konusaj, 10-20 cm longaj kaj 4-6 cm larĝaj je la bazo kiam fermitaj, unue verdaj, maturiĝante brilante ruĝ-brunaj kiam 24 monatojn aĝaj.

Ili malrapide malfermiĝas dum la sekvantaj malmultaj jaroj, aŭ post estante varmigitaj per arbara fajro, por liberigi la semojn, malfermiĝante ĝis 8-12 cm larĝe. La semoj longas 8-10 mm, kun flugilo de 20-25 mm, kaj estas vente dissemitaj.

Tiu palearktisa specio estas tre parenca al la malgrandazia pino (Pinus brutia), la kanaria pino (Pinus canariensis) kaj la halepa pino (Pinus halepensis), kiuj ĉiuj samhavas multajn karakterizojn. Ĝi estas relative stabila specio, kun konstanta morfologio tra la tuta arealo.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Pinastra arboŝelo.

La pinastro estas grandskale plantita en sia origina arealo por produktado de konstruligno, estante unu el la plej gravaj forstaj arboj en Francujo, Hispanujo kaj Portugalujo. La plej vasta hom-farita forsto de la mondo estas la Arbaro de Landes en sudokcidenta Francujo, ĉefe konsistante el tiu ĉi specio. Ĝi ankaŭ estas populara ornama arbo, ofte plantita en parkoj kaj ĝardenoj en areoj kun mezvarma klimato. Pinastro estas naturalizita en iuj partoj de suda Anglujo, Sud-Afriko kaj Aŭstralio. Loke ĝi estas serioze invada specio en Sud-Afriko [2].

Ĝi ankaŭ estas fonto de flavonoidoj, kateĥinoj, proantocianidinoj, kaj fenolaj acidoj; precipe en la patenta ekstrakto "pycnogenol". La patentoj por pycnogenol referencas al Pinus maritima, praa sinonimo por Pinus pinaster.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 875
  2. Stirton, C.H. (Ed.) 1978

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • angle Conifer Specialist Group (1998). Pinus pinaster. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
  • france Debazac E.F. 1964 : Manuel des conifères, École Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 172 pp., 103-104.
  • france Rol R.; F.Merveilleux du Vignaux; P.Toulgouat 1962 : Flore des arbres, arbustes et arbrisseaux. 1.plaines et collines, La Maison Rustique, Paris, p.56
  • angle Stirton, C.H. (Ed.) 1978 : Plant invaders. Dept. of Nature and Environmental Conservation of the Cape Provincial Admin., Cape Town, 175pp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]