Raymond Burr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Raymond Burr
Raymond-Burr-1968-cropped.jpg
Persona informo
Raymond Burr
Naskiĝo 21-an de majo 1917 (1917-05-21)
en New Westminster
Morto 12-an de septembro 1993 (1993-09-12) (76-jara)
en Sonoma
Mortis pro rena kancero [#]
Tombo New Westminster [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Kanado [#]
Alma mater Universitato StanfordUniversitato Kolumbio • Berkeley High School • Vallejo High School [#]
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktoro • televida aktoro [#]
Aktiva dum 1940– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Raymond William Stacy BURR (21a de majo, 1917 - 12a de septembro, 1993) estis kanad-usona aktoro konata pro sia longa holivuda kinkariero kaj siaj titolroloj en la televidaj dramserioj Perry Mason kaj Ironside.

La frua aktorkariero de Burr inkludis rolojn en Broadvejo, radio, televido kaj kino, kutime ludante rolojn de maliculo. Lia portreto de suspektinda murdisto en la trilero de Alfred Hitchcock nome Rear Window (1954) estas lia plej bone konata kinrolo, kvankam li estis memorita ankaŭ pro sia rolo en la filmo de 1956 nome Godzilla, King of the Monsters!, kion li reprenis en la filmo de 1985 nome Godzilla 1985. Li ricevis premiojn Emmy pro aktorado en 1959 kaj 1961 pro la rolo de Perry Mason, kiun li ludis dum naŭ sezonoj (1957–1966) kaj reprenis en serioj de Perry Mason (1985–1993). Lia dua TV serio Ironside havigis al li ses premiojn Emmy kaj du nomumojn al Ora Globo.

Burr mortis pro kancero en 1993, kaj lia persona vivo estis tiam pridemandita, ĉar multaj detaloj de lia biografio aperis neverigeblaj.[1] Tio speciale temis pri amaferoj, geedzecoj, familianoj, akcidentoj, ebla samseksemo ktp.

Li estis rangigita la 44a el la 50 Plej Grandaj TV Steluloj Ĉiutempaj fare de la gazeto TV Guide en 1996.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Podolsky, J.D. (27a de septembro, 1993). "The Defense Rests". People. Arkivita el la originalo la 13an de septembro, 2015. Alirita la 5an de septembro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]