Maŭricio (Kebekio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maŭricio.
Maŭricio
administra regiono de Kebekio [+]

LandoKanado
RegionoKebekio

ĈefurboTrois-Rivières
- koordinatoj47° N, 73° U (mapo)47-73Koordinatoj: 47° N, 73° U (mapo)
Areo35 452 km² (3 545 200 ha) [+]

Loĝantaro273 055 [+] (2021)
Denseco7,7 loĝ./km² [+] [+]

Maŭricio (Kebekio) (Tero)
Maŭricio (Kebekio) (Tero)

Maŭricio (Kebekio) (Kebeko)
Maŭricio (Kebekio) (Kebeko)
DEC

Map
Maŭricio
Vikimedia Komunejo:  Mauricie [+]
vdr

Maŭricio (france Mauricie) estas administra regiono de la provinco Kebekio en Kanado. La regiono ampleksas je 35 855.22 km² kaj havis 258 928 loĝantojn en 2006. La plej grandaj urboj estas Tririvero, ĝia ĉefloko, kaj Shawinigan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vorton Mauricie kreis loka sacerdoto kaj historiisto Albert Tessier pro la rivero Sankta Maŭrico, kiu fluas suden tra la regiono ĝis la rivero Sankta Laŭrenco.

La regiono disvolviĝis unue ekde Tririvero, strategia loko por peltkomerco je la elfluejo de la Sankta Maŭrico, kiu proponis facilan enirejon en la internon taŭgan por peltĉasado.

Ekde la 19a jarcento, la ekonomia disvolviĝo de Maŭricio centriĝis je la paper-industrio. La arbaro-riĉa regiono denove profitis de la Sankta Maŭrico por flostransporto de la pitounes (trunkoj). En la jaroj 90 al flostransporto de trunkoj oni anstataŭigis transporton per trajno de lignoflokoj. Tamen, pli ol 10 jarojn poste oni ankoraŭ trovas trunkojn sur la riverfondo, kies impakto sur la riveraj faŭno kaj akvokvalito estas ankoraŭ videblaj. Gravajn purig-programojn estigis la koncernaj registaroj, kaj nun banado eblas kie antaŭe ĝi estis nekonsiderebla pro naŭza odoro kaj poluo de la akvo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono troviĝas meze inter la provinca metropolo Montrealo kaj ĉefurbo Kebeko, sur la norda flanko de la rivero Sankta Laŭrenco. La plej enloĝata parto en la sudo eltendiĝas de la Sankta Laŭrenco inter la regiono Lanodierio kaj Kebek-regiono, kontraŭ la regionoj Montereĝio kaj Centro-de-Kebekio sude de la rivero. La maldensege enloĝata norda parto aŭ Haute-Mauricie ĉirkaŭiĝas de la ekstremaĵoj de Lanodiero, Laŭrentidio, Otavio, Abitibio-Temiskamingio, Nord-Kebekio, kaj Saganio - Sankt-Johan-Lagio.

En Maŭricio troviĝas la Parc de la Mauricie, grava naturspaco.

Subdividoj[redakti | redakti fonton]

Regionaj municipoj (Municipalité régionale de comté, MRC):

  • MRC des Chenaux
  • MRC de Maskinongé
  • MRC de Mékinac

Sendependaj Urboj

Sendependaj Municipoj

Indianaj Rezervejoj

Gravaj Komunumoj[redakti | redakti fonton]