Québec En Alerte

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Québec En Alerte (Kebekio atentas) estas publika kriza komunikada sistemo de la kanada provinco de Kebekio operaciita de Pelmorex. Ĝi estas ankaŭ aldona sistemo al tiuj jam uzataj en la municipoj. Ĉi tiu sistemo estos uzota por elsendi al la loĝantaro de la provinco aŭ aparta regiono la atentigojn eldonitajn de la Ministerio de Publika Sekureco kaj Environment Canada. La atentigoj elsendiĝas al la loĝantaro tra la televidstacioj, la radistacioj kaj la Interreto.

Ĉi-momente, la sistemo ŝajnas esti en prova fazo.

Testoj[redakti | redakti fonton]

La 5-an de majo 2015 je 13:58 UTC-5, testo estis eldonita de la Ministerio. Ĝi ne sukcesis. La 19-an de majo, aliaj testoj okazis en pluraj regionoj; unu testo, simulante tornadan atentigon en la regiono Centre-du-Québec, surprizis multajn personojn. Iuj eĉ kredis ke estis reala kriza atentigo.[1]

Ekzemplo de atentigo[redakti | redakti fonton]

La mesaĝoj estas, ĉi-momente, elsenditaj nur en la franca.

Televido[redakti | redakti fonton]

Teksto en blanka sur ruĝa fono interrompas la programon. La mesaĝo komenciĝas kaj finiĝas per aŭdia signalo, kiel ĉi tio. En kazo de testo, testa mesaĝo estas montrita. En kazo de vera kriza atentigo, mesaĝo kun la informo pri la okazonta aŭ okazanta evento kaj la instruoj al la loĝantaro estas montritaj.

Radio[redakti | redakti fonton]

La atentigo komenciĝas kaj finiĝas per aŭda signalo. La mesaĝo estas legata de persono aŭ speciala sistemo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]