Diskuto:Québec En Alerte

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi konsideras la temon tute menciinda, do ne konsentas pri meto de la ŝablono pri duba menciindeco, sed min ĝenas uzo de fantazia "pseŭdoesperanta" vorto "alerto", kiu laŭ neniu vortaro konsultebla de mi konfirmeblas. La vorto "alert" en la angla unuavice signifas adjektive "vigla", kaj duavice substantive "stato de vigla atento" respektive "atentigo al tiu stato". Sekve mi el la teksto forprenis la menciojn de la falsa vorto "alerto", kaj avertas ne mise transpreni ĝin el la franca kaj angla al Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 12:14, 3 feb. 2017 (UTC)[Respondi]