Inuoj
Inuoj (propralingve: Innu, france: Montagnais-Naskapi) konsistigas indiĝenan genton kun hejm-teritorioj en Kebekio kaj Labradoro, Kanado.
Kvankam la nomoj estas similaj, Inuoj ne estas Inuitoj. La Inuoj konsistigas unu el la Unuaj Nacioj de Kanado (indianoj); sed la Inuitoj ne.
Kelkaj inuaj instancoj postulas Labradoron kiel hejmlandon sugestante, ke ĝi apartiĝu de Novlando kaj Labradoro kaj fariĝu propra teritorio, iomete kiel Nunavuto ĉe la Inuitoj.