Unuaj nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unuaj Nacioj)
Saltu al: navigado, serĉo

Unuaj nacioj (angle: First Nations; france: Premières nations) estas etnisma termino por ĉiuj indiĝenaj popoloj en Kanado, krom la inuitoj kaj metisoj (posteuloj de krioj kaj eŭropanoj). Por inkluzi tiujn oni foje uzas la terminojn unuaj popoloj (angle: First Peoples) aŭ indiĝenaj popoloj (angle: Aboriginal Peoples).

Ofte la esprimo rilatas ne al etna klasigo, sed al politika, tio estas ke foje oni celas la registaron de la koresponda etno. Sed oni ankaŭ foje uzas ĝin por individuoj en la formo First Nations People, kvankam indianoj estas pli ofte uzata, sed ankaŭ diskutata.[1]

La termino unuaj nacioj verŝajne estiĝis komence de la 1980-aj jaroj. Tiel estiĝis termino, kiu estis esence malsama de la en Kanado uzata termino Indian Tribe (indiana tribo)Band (bando). Tio malpli rilatas al la ĉiutaga uzo ol al la jura kaj politika. Nacio estas protektita de la internacia juro, etno nur de protekto de malplimultoj.

El la ĉirkaŭ 700.000 homoj, kiuj konsideras sin indiĝenoj ĉirkaŭ 565.000 apartenas al la 615 de la kanada ŝtato agnoskitaj triboj, el kiuj vivas ĉirkaŭ 200 en Brita Kolumbio. Nur ili estas laŭ la rilata ministrejo, la Department of Indian Affairs jure indianoj. Ĉirkaŭ 133.000 ne apartenas al tribo, do estas anoj de la unuaj nacioj, sed laŭleĝe ne indianoj. Estas do la ŝtato, kiu decidas, ĉu iu grupo estas tribo, kaj ĉu ano de unu el la unuaj nacioj estas indiano aŭ ne. Tiun decidpovon kontraŭas la termino de unuaj nacioj per la memdecido de la indiĝenoj. Krome la ŝtata uzo eksterjura estas ne preciza.

Lastatempe la indianoj de Usono, nomataj American Indians (amerikaj indianoj)Native Americans (denaskaj amerikanoj), en Alasko Alaska Natives (denaskaj alaskanoj), foje nomataj ankaŭ Locals (lokuloj) koresponde al First Nations (unuaj nacioj) estas nomataj First Americans (unuaj amerikanoj).

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

En Kanado eblas disigi la indianajn kulturojn en kvin kulturejoj kun tre diversaj naturaj kondiĉoj. Tiuj bezonis adaptiĝon, kiu influis la kulturojn ĝis hodiaŭ. Dum en la nordo kaj sur la herbejoj de la centro regis longatempe nomadaj grupoj, en la okcidento kaj oriento homoj setlis kaj vivis per agrikulturo, fiŝkaptado aŭ fokĉasado. Krome en la okcidento ekzistis balenĉasistoj. Al tiuj vivmaniero adaptiĝis ankaŭ la loĝejo: tipio kaj vigvamo estas la plej konataj, sed laŭ la Grandaj Lagoj kaj en la okcidento ekzistis vilaĝegoj kun longdomoj. Ekzistis multaj tribaj konfederacioj kaj ŝamanoj havis grandan influon.

La epoko de negocado kun eŭropanoj transiris post 1600 al koloniisma epoko, en kiu eŭropaj setlistoj postulis pli kaj pli da grundo kaj neniiĝis multaj triboj pro epidemioj. En la 19-a jarcento estiĝis multaj rezervejoj kaj Kanado provis asimiligi la indianojn per edukado al kulturistoj. Ĝis en la 1970-aj jaroj preskaŭ ĉiuj infanoj vizitis internulejon (Residential school), en kiu ili ne rajtis uzi sian propran lingvon. Nur ekde 1960 indianoj unue rajtis partopreni balotadojn je nacia nivelo. La lastaj internulejoj por indianoj estis fermitaj en la 1980-aj jaroj.

Ene de la unuaj nacioj ekzistas ofte la tradicia, antaŭeŭropa regsistemo per heredebla estreco, kiu konkurencas tiun de Kanado iniciatan sistemon de elektitaj ĉefoj kaj ties konsilistoj. Dum la unuaj nacioj referencas al kontraktoj kaj postulas pli kaj pli kvazaŭ ŝtatan aŭtoritaton en fiksitaj teritorioj[2], la kanada registaro rigardas indianojn grupojn de individuoj kaj iuj provincoj provas privatigi la landon, kiu ĝis nun apartenis al tribo entute.

Iuj unuaj nacioj atingis relativan bonstaton, sed multaj suferas pro malriĉeco kaj gravaj sociaj problemoj. Tio veras ĉefe por kamparanaj grupoj, kies natura medio estis detruita de la ekspluatado de krudmaterialoj (uranio, nafto, ĉefe en Saskaĉevano, Ontario, Kebekio kaj Alberto, de militistaj bazoj (Cold Lake, Goose Bay[3]) kaj de arboforhakado (ĉefe en Brita Kolumbio, sed ankaŭ en aliaj provincoj). Malgraŭ tio evoluas superregionaj kulturaj kaj ekonomiaj aliancoj, kiuj inkluzivas nun eĉ tre malproksimajn indiĝenajn popolojn.

Edukado kaj klerigo estas gravegaj. Ekde 2003 eblas diplomiĝi je nivelo de altlernejo en First Nations University of Canada en Saskaĉevano. Multaj el la malgrandaj lingvoj estas minacitaj je estingo, sed triboj kaj iuj ŝtataj institucioj provas konservi ilin. La lingvo kun la plej multaj parolantoj estas la kria lingvo.

Popolo kaj rezervejoj[redakti | redakti fonton]

En julio 2009 la departemento pri indianaj aferoj kaj norda evoluo listis sur sia TTT-ejo 632[4] tribojn, el kiuj laŭ la kanada indiana leĝo 615 estas agnoskitaj triboj de la ministrejo.[5] La plej multaj triboj posedas plurajn rezervejojn, tiel ke nur laŭ la konteksto scieblas, ĉu temas pri la tuta triba teritorio aŭ nur unu rezervejo. La tribaj teritorioj estas diversmaniere diserigitaj.

La rilaton inter la 632 indikitaj unuaj nacioj kaj la provincoj aŭ teritorioj montras la sekva tabelo[6]:

Provincoj kaj teritorioj de Kanado
Provinco aŭ teritorio Unuaj nacioj Anoj[7] Rezervejoj
Brita Kolumbio 198 129.580 1702
Ontario 139 158.395 206
Saskaĉevano 70 91.400 602
Manitobo 63 100.645 195
Alberto 46 97.275 137
Kebekio 39 65.090 44
Nordokcidentaj Teritorioj 26 12.640 29
Jukonio 18 6.275 15
Nov-Brunsviko 15 12.385 26
Nov-Skotio 13 15.240 39
Novlando kaj Labradoro 3 7.765 3
Insulo de Princo Eduardo 2 1.230 4

El la preskaŭ ĝuste 3000 rezervejoj, ĉirkaŭ 57 % situas en Brita Kolumbio, kie ankaŭ vivas ĉiu tria tribo.

Dum en la okcidento de Kanado troveblas la plej multaj unuaj nacioj, vivas la plej grandaj en la oriento. Inter ili la Krioj, kies triboj vivas disigitaj sur grandega teritorio, estas la plej multnombraj.[8]

La Haudenosaunee, nomataj ankaŭ la ses nacioj de la granda rivero, nombris en decembro 2008 entute 19.600 registritajn membrojn.[9]

La dek plej grandaj triboj estas (julie 2009) la

  1. Akwesasne MohawkMohawks of Akwesasne, Ontario (10.953)
  2. KainaiBlood el la Nigrapieduloj, Alberto (10.625)
  3. Kahnawake Mohawk, Kebekio (9.092[10])
  4. Saddle Lake Cree aŭ Saddle Lake, Alberto (9.038)
  5. Lac La Ronge Indian, Saskaĉevano (8.828)
  6. Peter Ballantyne Cree, Saskaĉevano (8.679)
  7. Peguis, Manitobo (8.526)
  8. Mohawks of the Bay of Quinte, Ontario (7.904)
  9. Bigstone Cree, Alberto (7.238)
  10. Samson (etno), Alberto (7.080)

La popolnombrado de 2006 nombris 1.172.790 indiĝenojn, do 3,8 % de la tuta popolo. Sed en 1996 ili ankoraŭ estis malpli ol 800.000. En la popolnombrado de 2006 el la indiĝenoj indikis 698.025, ke ili apartenis al unu el la unuaj nacioj.[11] El la preskaŭ 700.000 indianoj tamen nur 564.870 registriĝis, 133.155 ne. Entute la nombro de anoj de la unuaj nacioj kreskis inter 1996 kaj 2006 je 29 %. Ĉirkaŭ 1,3 milionoj da kanadanoj indikis, ke ili havis indianajn praulojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Thomas S. Abler/Sally Weaver: A Canadian Indian Bibliography, 1960-1970, Toronto: University of Toronto Press 1974
  • Jo-Ann Episkenew: Beyond Catharsis: Truth, Reconciliation, and Healing In and Through Indigenous Literature (dt.: Jenseits der Katharsis: Wahrheit, Versöhnung und Heilung in und durch indigene Literatur), Dissertation, Greifswald 2006
  • Calvin Helin: Dances with Dependency: Out of Poverty through Self-Reliance, Orca Spirit 2007
  • Christian F. Feest: Das rote Amerika. Nordamerikas Indianer, Wien: Europaverlag 1976
  • Marie-Françoise Guédon: Canadian Indian Ethnomusicology: Selected Bibliography and Discograph, ini: Ethnomusicology 16/3 (September 1972) 465-478
  • Wolfgang Lindig/Mark Münzel: Die Indianer, Band 1: Nordamerika, Deutscher Taschenbuch Verlag, München 1994 ISBN 3-423-04434-9
  • Harald Moll, First Nations, First Voices. Die Rechtsstellung indigener Völker Kanadas unter Berücksichtigung der besonderen Verhältnisse in British Columbia (Veröffentlichungen des Walther-Schücking-Instituts für Internationales Recht an der Universität Kiel), Berlin: Duncker & Humblot 2006 ISBN 978-3-428-11766-6
  • Claudia Notzke: Aboriginal Peoples and Natural Resources in Canada, Captus Press 1994 ISBN 1-895712-03-3
  • William C. Sturtevant: Handbook of North American Indians, Smithsonian Institution (Hg.), voraussichtlich 20 Bde, Washington (D.C.) seit 1978
  • Larry J. Zimmerman: American Indians: The First Nations: Native North American Life, Myth and Art, Duncan Baird Publishers 2003 ISBN 1-904292-74-7

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lenore Keeshig-Tobias, Ojibwa, diris en 1990: „How I loathe the term ‘Indian’ … ‘Indian’ is a term used to sell things – souvenirs, cigars, cigarettes, gasoline, cars. … ‘Indian’ is a figment of the white man’s imagination.“ ("Kiel mi malŝatas la vorton 'indianoj'… 'indianoj' estas uzata por vendi ion - memoraĵojn, cigarojn, cigaredojn, benzinon, aŭtojn. … La 'indiano' estas fantaziaĵo de la blankulo."). Citita laŭ The New Zealand Digital Library, germane de Phillip Wearne: Die Indianer Amerikas, Göttingen 1996, ISBN 3-88977-455-5, S. 21.
  2. Pri tio: Christopher Alcantara: Deal? Or No Deal? Explaining Comprehensive Land Claims Negotiation Outcomes in Canada, PhD, University of Toronto 2008.
  3. Vidu Colin Samson: A Way of Life that Does Not Exist: Canada and the Extinguishment of the Innu, Londono, Novjorjko: Verso 2003 ISBN 978-1-85984-525-7.
  4. Iuj triboj troviĝis plurfoje kiel la Champagne and Aishihik First Nations, kiuj listiĝis ankaŭ sub Champagne kaj sub Aishihik.
  5. En Usono meze de 2002 estis agnoskitaj 562 triboj (vidu Federally Recognized Indian Tribes).
  6. Laŭ informoj de la Department of Indian Affairs and Northern Development kaj la TTT-ejo Search by First Nation. La ministrejo uzas la terminon unua nacio analoge al tiu de tribo.
  7. Laŭ Statistics Canada kaj respektive la rezultoj de la popolnombrado en 2006.
  8. Department of Indian Affairs and Northern Development: Registered Indian Population by Sex and Residence 2001, Ottawa 2002. ISBN 0-662-31134-5.
  9. En decembro 2008 la detalo estis jena: Bay of Quinte Mohawk: 672, Bearfoot Onondaga: 548, Delaware: 608, Konadaha Seneca: 505, Lower Cayuga: 3271, Niharondasa Seneca: 355, Oneida: 1842, Onondaga Clear Sky: 697, Tuscarora: 1957, Upper Cayuga: 3186, Upper Mohawk: 5506, Walker Mohawk: 453. La areo de la rezervejoj mezuras ĉirkaŭ 183 km² (laŭ First Nation Profiles, Six Nations of the Grand River.
  10. Laŭ indikoj de Aboriginal Portal Canada, eble ne aktualigita.
  11. Vidu Table 17: Size and growth of the First Nations population, Canada, provinces and territories, 1996 to 2006, Statistics Canada.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]