Longejlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Longejlo
angle Longueuil, france Ville de Longueuil
urbo
Longejlo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Longueuil
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Kebekio
Regiono Montereĝio
Historia regiono Malsupra Kanado
Parto de Urba aglomeraĵo Longejlo
Rivero Sankt-Laŭrenco
Situo Longejlo
 - koordinatoj 45° 32′ 00″ N 73° 31′ 00″ U / 45.53333 °N, 73.51667 °U / 45.53333; -73.51667 (mapo)
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 115,59 km² (11 559 ha)
Loĝantaro 231 409 (2011)
Denseco 2 001,98 loĝ./km²
Fondita 1657
Urbestro Catherine Fournier
Horzono UTC (UTC-5)
 - somera tempo UTC (UTC-4)
Poŝtkodo J3Y, J3Z, J4G to J4N, J4T, J4V
Telefona antaŭkodo +1 450
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Longueuil
Retpaĝo: www.longueuil.ca
Longejlo
Bulevardo Taschereau

Longejlo (france Longueuil /lɔ̃ɡ­œj/) estas urbo en sudokcidenta Kebekio, Kanado, sur la suba bordo de la Rivero Sankt-Laŭrenco kontraŭ Montrealo, de kiu ĝi estas antaŭurbo. En 2006, la nove unuigita urbo Longejlo havis loĝantaron de 229 330, la kvina plej granda urbo de Kebekio kaj 19a de Kanado.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1969, la urbo Longejlo kuniĝis kun du aliaj urboj, Ville Jacques-Cartier kaj Montréal-Sud. Sekve, dum la kebekiaj municipaj unuigoj de 2002, oni kunigis Longejlon kun la urboj Boucherville, Brossard, Greenfield Park, LeMoyne, Saint-Bruno-de-Montarville, Saint-Hubert kaj Saint-Lambert. La antaŭa urbo Longejlo fariĝis la arondismento de Vieux-Longueuil. Sekve, en 2004, Boucherville, Brossard, Saint-Bruno-de-Montarville kaj Saint-Lambert decidis per referendumo refariĝi apartaj urboj. La ceteraj arondismentoj restis en la urbo Longejlo, kaj LeMoyne fariĝis parto de la arondismento Vieux-Longueuil.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La etimologio de la nomo estas necerta. Laŭ la abato FAILLON, Charles Le Moyne, la senjoro de la regiono ekde 1657, nomis la urbon laŭ Longueil, vilaĝo de sia hejmlando Normandio.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La aktuala urbestrino nomiĝas Catherine Fournier. La urbo dividiĝas en tri arondismentoj: Vieux-Longueuil, Greenfield Park kaj Saint-Hubert. Administre, ĝi estas la ĉefurbo de la kebekia regiono Montereĝio.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Longejlon servas unu Cégep (antaŭ-universitata kolegio), la Cégep Édouard-Montpetit en Vieux-Longueuil. Ankaŭ en Vieux-Longueuil troviĝas kampusoj de la Universitato de Montrealo kaj la Universitato de Ŝerbruko.

Industrio[redakti | redakti fonton]

La aerospaca industrio estas grava en Longejlo, kun fabrikoj de la firmaoj Héroux-Devtek kaj Pratt & Whitney. Ankaŭ troviĝas en Saint-Hubert spaco-centro de la Kanada Spac-Instanco.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

La plejparto de la urbanoj laboras en Montrealo, kaŭzante gravajn trafikproblemojn. Pro la vasteco de la rivero Sankt-Laŭrenco, estas nur kvin pontoj inter Montrealo kaj la suda bordo. Pluraj ŝoseoj trairas Longejlon, cele al Kebeko, Estrio, Montereĝio kaj Usono.

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

Longejlon servas la Réseau de transport de Longueuil, publik-transporta firmao kiu administras aŭtobus-servon en la urbo kaj inter ĝi kaj Montrealo (Terminus Centre-Ville en la urbocentro). Ĝin ankaŭ servas la flava linio de la Metroo de Montrealo (stacio Longueuil–Université-de-Sherbrooke, kun granda aŭtobus-terminalo), kaj la linio Mont-Saint-Hilaire de la montreala trajn-reto.

Flughaveno[redakti | redakti fonton]

En Longejlo troviĝas la flughaveno Saint-Hubert, kiu plejparte servas privatan aviadon.