El Pas de la Casa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Pas de la Casa
Administrado
Poŝtkodo AD200 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 996  () [+]
Loĝdenso 176 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 1° 44′ O (mapo)42.5437361111111.7337361111111Koordinatoj: 42° 33′ N, 1° 44′ O (mapo) [+]
Alto 2 050 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Situo de El Pas de la Casa

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Pas de la Casa [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

El Pas de la Casa katalune kaj oficiale, en hispana Paso de la Casa kaj en franca Le Pas de la Case, estas vilaĝo de la andora municipo Encamp, kiu limas inter Andoro kaj Francio. En 2015 estis 2403 loĝantoj.[1]

La nomo (Montopasejo de la domo) rilatas al la fakto ke komence de la 20a jarcento estis nur kabano de paŝtistoj en tiu trapasejo, kiu estis konata antikve kiel Pas del Bac aŭ Bac de la Casa.

Estas la nura parto de Andoro kiu deklivas al la atlantika deklivaro kaj tie estas kie elfluas la rivero Ariège.

La du ĉefaj enspezofontoj estas komerco, generita de landlima turismo, ĉefe el homoj devenaj el Francio, pro senimpostaj vendejoj, kaj la vintraj sportoj, pro skiejoj de Grandvalira.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Departamento de Estadística de Andorra. «Población por pueblo». Arkivita el la originalo la 25an de junio 2016. Konsultita la 18an de januaro 2020.