Nov-Anglia franca

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nov-Anglia franca, en angla: New England French kaj en franca: français de Nouvelle-Angleterre, estas varianto de la kanada franca lingvo parolata en la Nov-Anglia regiono de Usono.[1]

La dikulo parolanta Nov-Anglia franca

Nov-Anglia franca estas unu el la ĉefaj formoj de Franca lingvo kiu disvolviĝis en tio kio estas nune Usono, dum la aliaj estas la Luiziana franca kaj la preskaŭ formortintaj Misuria franca, Ondatra franca kaj Metisa franca. La dialekto estas la ĉefa formo de franca lingvo parolata en Nov-Anglio (krom la normiga franca), escepte en la Valo Sankta Johano de la nordo de la kantono Aroostook, Majno, kie la Akadi-franca hegemonias.

La dialekto estas endanĝerita. Post la Unua Mondmilito, oni aprobis leĝojn kiuj malpermesis trudan dulingvan instruadon en aparta kurso de fremda lingvo, kaj dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kelkaj publikaj lernejoj trudis ke studentoj parolu la francan en lernejo; tamen, en ĵusaj jaroj oni renovigis intereson kaj tio estis subtenita de dulingvaj edukprogramojn validaj ekde 1987.[1] Kontinua tendenco de limigita edukado kaj dulingva kaj fremd-lingva efikis super la lingva hegemonio en pli junaj generacioj.[2][3] Tamen, kulturaj programoj en ĵusaj jaroj kondukis al plinovigita intereso inter pli aĝaj generacioj por paroli la dialekton, kaj la franca lingvo estis helpita ankaŭ de ĵus alvenintaj rifuĝintoj el Francparolanta Afriko en urboj kiel Lewiston, Majno.[4][5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ammon, Ulrich; International Sociological Association (1989). Status and Function of Languages and Language Varieties. Walter de Gruyter. pp. 306–308. ISBN 978-0899253565. Alirita la 19an de januaro, 2020.
  2. Pendleton, Jr., Clarence M.; Smith, Mary Louise; Berry, Mary Frances; Ramirez, Blandina Cardenas; Ruckshaus, Jill S.; Saltzman, Murray; Hoff, Philip H. (Majo 1983). Franco-Americans In Vermont; A Civil Rights Perspective (Report). Vermont Advisory Committee to the United States Commission on Civil Rights. OCLC 123220631. Alirita la 19an de januaro 2020.
  3. "French is dying in northern Maine. Here's why", News Center Maine, 30a de aprilo, 2019.
  4. . In Maine, French Culture Experiences a Revival. French Morning Media Group (7a de aŭgusto, 2018). Arkivita el la originalo je 21a de majo, 2019.
  5. Louder, Dean R. (1991) Le Québec et les francophones de la Nouvelle-Angleterre. Université Laval, p. 70–77. ISBN 9782763772738.