Novlanda franca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Novlanda Franca)

Novlanda franca (france français terre-neuvien), estas esprimo kiu referencas al la franca lingvo parolata en la duoninsulo Port au Port (parto de la tiel nomita “Franca Marbordo”) de Novlando. La francparolantoj de la regiono povas datigi siajn originojn el kontinentfrancaj fiŝkaptistoj kiuj setliĝis tien fine de la 1800-aj jaroj kaj komence de la 1900-aj jaroj, pli ol Kebeki-parolantoj. Anmkaŭ kelkaj Akadianoj de Marprovincoj setliĝis en la areo. Pro tio, la Novlanda franca estas plej rilata al la normanda kaj bretona franca de najbara Sankta-Piero kaj Mikelono. Nuntempe, fortaj kontaktoj kun Akadi-franca lingvo - kaj speciale disvastigita dulingvismo kun la Novlanda Angla - ege influis kaj la komunumo estas malpliiĝanta.

La grado al kiu vortotrezoraj trajtoj de la Novlanda franca konstituas distingan dialekton ne estas aktuale konata. Estas necerta kiom multaj parolantoj survivas; la dialekto povas esti mortanta. Estas provinca defenda organizaĵo Fédération des Francophones de Terre-Neuve et du Labrador, kiu reprezentas la komunumojn kaj de la duoninsula franca kaj de la akadia franca.