Diskuto:Franca lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Estas diskuteble ke la franca "rekte" el la latina. Estas pruvite ke ia kvanto de la francaj vortoj pli verŝajne elvenas el la kelta (gaŭla) lingvo eĉ se foje ambaŭ lingvoj havis proksimajn vortojn. Mi preferus diri ke la franca elvenas el vulgara latina lingvo parolata de gaŭloj kiuj enkondukis sufiĉe konsiderindajn gaŭlismojn, pro kiuj la franca iom malsimilas la aliajn "latinidajn" lingvojn. Arno


La artikolo ja diras ke la franca estas ido de lingvo latina vulgara parolataj fare de gaŭloj, kiam ĝi diras,

La franca devenas rekte de la vulgara latina parolita en Gaŭlio

Vi faras tamen bonan aserton veran. La gaŭla ja estas la substrato de la franca. Eble la artikolo devus mencii ĉi tiun substraton en tiu paragrafo, kiun vi mencias. (1999 Pĝ. 455 Larousse Dictionnaire de linguistique et des sciences du langage, Jean Dubois, Giacomo, Guespin, C. Marcellesi, J. Marcellesi, Mével: Le substrat désigne toute langue parlée à laquelle, dans une région determinée, une autre langue s'est substituée...les parlers celtiques utilisés en Gaule avant la conquête romaine sont les substrats...).

P. STOLTZ

1) sekve de du el inter la paragrafoj indus kompletigi ilin pere a) de listo (kompleta! aŭ almenaŭ pli ol la mia!) de la alilanddevenaj franclingvaj verkistoj (nur verkistoj, ĉar la artikolo estas pri lingvo, do la ekzemplo Marie Curie estas miselektita) b) de ligoj al organizoj tiel, kiel Organisation de la Francophonie kaj ties jaraj kunsidoj (aŭ eĉ eble aparta artikolo pri tio, kun ligo al tiu) 2) sed samtempe mi taksas la artikolo tro "reklama" kaj "patriota" eble kelkaj asertoj indus esti pli neŭtraj. Kaj eble oni povas en la paragrafo pri universaleco de franca lingvo pere de diplomata lingvo kaj kolonioj citi la sinteno de la franca delegito (beraŭ,) kiu vidis en E-o malamiko je sia revo kaj oponis je ties uzo kiel lingvo de la Societo de nacioj en 1921, perdigante al ĝi historian ŝancon!
Eliott


Ortografio[redakti fonton]

La franca lingvo uzata en Francio kaj la franca lingvo uzata en Valonio havas diversajn ortografiojn. Kelkaj frapaj diferencoj : Ne totale vera "les rectifications orthographiques de 1990" estas ankaŭ regulo en Francio.

Ortografiaj diferencoj
Francio Valonio Notoj
couter fr:Rapport de 1990 sur les rectifications orthographiques couter kosti (kaj ĉiuj vortoj kun û)
ile fr:Rapport de 1990 sur les rectifications orthographiques ile insulo (kaj ĉiuj vortoj kun î)
vingt-et-un fr:Rapport de 1990 sur les rectifications orthographiques vingt-et-un dudek unu (kaj ĉiuj nombroj)
Été (kutime Eté) Eté Somero (ĉiuj diakritoj sur majuskloj forfalas)

/* Parencaj lingvoj kaj dialektoj */ forigo de "svisa (lingvo)"[redakti fonton]

Mi forigis la mencion de svisa lingvo. Tia lingvo simple ne ekzistas. Nure tre senkulturaj franclandanoj pensas ke ĉiu lando havas sian lingvon kaj do ke ekzistas svisa lingvo. SENSENCAĴO! En Svislando oni parolas 4 lingvojn: la germanan, la francan, la italan kaj la romanĉan. Krom la franca, ĉiuj el tiuj lingvoj ankaŭ havas dialektojn parolatajn en Svislando -- sed eĉ por tiuj ne ekzistas eco de "la" svisa dialekto kompare de la aliaj nesvisaj dialektoj. La francajn dialektojn de Svislando oni preskaŭe ne plu parolas (krom en 1 aŭ 2 vilaĝoj en la Alpoj), kaj ankaŭ la francaj dialektoj de Svislando ne havas komunan econ kompare de la aliaj francaj dialektoj. La plejmulto de tiuj dialektoj fakte estas (estis) dialektoj de la Arpitana lingvo, ankaŭ menciita en tiu listeto.--KEO144000 (diskuto) 14:00, 14 Jun. 2015 (UTC)

Vi pravegas. En Kebekio ni ankaŭ parolas la francan, sed kun stranga prononcado (kaj pluraj malsamaj vortoj). Se estas kelkaj malsamoj inter la norma franca kaj la franca parolata en Svislando, certe temas pri la franca de Svislando kaj ne la Svisa lingvo. Ĉiuĵaŭde Diskuto 14:06, 14 Jun. 2015 (UTC)