Uzanto-Diskuto:KEO144000

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, KEO144000!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 13:29, 1 Jun. 2015 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso[redakti fonton]

Saluton KEO144000!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! --Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 22:47, 28 Nov. 2015 (UTC)

Komicioj[redakti fonton]

Saluton. Mi trovis la vorton komico nek en PIV nek en la tuta Vikipedio. Mi trovis komicio-n kiel neologismo en la hispanlingva vortaro de De Diego. Tiele mi ŝanĝas viajn artikolojn al komicio.--kani (diskuto) 21:15, 20 Feb. 2016 (UTC)

Dankon! Mi ne havas paperan Esperanto-vortaron, do kelkfoje mi mem inventas neologismojn... Bone, ke kelkaj atentas!--KEO144000 (diskuto) 11:21, 21 Feb. 2016 (UTC)

Budhismo[redakti fonton]

Koran dankon KEO144000, pro ŝanĝi ilin. Mi ŝanĝis kelkajn kategoriojn kaj artikolojn, sed nun mi reŝanĝas ĉion al la formo budhsimo kaj uzos tiun denun por estontaj kategorioj. --Amike via Nosmetana (diskuto) 14:21, 23 jun. 2016 (UTC)

{{subst:#switch:eo|es=CEE Primavera 2016 Encuesta|#default= CEE Spring 2016 Survey|hu=CEE Tavasz 2016 kérdőív|sq=Anketa e CEE Spring 2016|et=Kesk- ja Ida-Euroopa kevad (CEE Spring) 2016 küsitlus|tr=Orta ve Doğu Avrupa (CEE) Baha...

Logo CEE-t.png

Hi, CEE Spring 2016 participant! I am sorry for writing in English. The international organisers of the contest ask you to complete the survey about the contest. It is very short. It gives us a bit of statistics and helps make the next contest better. Please complete the survey here: https://wikimedia.qualtrics.com/jfe/form/SV_eLP1PKZWjSpIi45 Best regards,
-- Ата via MassMessage 13:28, 10 sep. 2016 (UTC)

Abasida Kaliflando[redakti fonton]

Mi kopias la tradukotan parton kaj mi iom post iom tradukas kaj bluigas la ruĝajn ligilojn por krei novajn artikolojn. Pro tio mi lasas la averton redaktata. Ne timu. Mi dum kelkaj tagoj dediĉis kaj dediĉos min al la artikolo kaj pliampleksigos ĝis la plej alta kategorio de havendaj artikoloj, krom bluigo de multaj ligiloj.--kani (diskuto) 17:13, 25 okt. 2016 (UTC)