Vikipedio:Konkurso/2015

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konkurso-evento ĉe Google+ Konkurso-evento ĉe Facebook
Konkurso   Konkursantoj   Helpo
pri konkurso
  Ektraduku per EnhavTradukado
(helpo pri uzado)
   

Vikipedia traduka konkurso okazis dum tuta Novembro 2015 en la Esperanta Vikipedio. Nun ĵurio pritaksas la kontribuaĵojn.

Ĝi estis la unua konkurso, kiun organizis vikimedia uzanto-grupo Esperanto kaj Libera Scio kun celo plipopularigi kvalitan uzadon de novaj tradukaj helpiloj. Per premioj ĝi volis motivi vikipediistojn al tradukado de bonkvalitaj alilingvaj artikoloj kaj aprezi bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj. La projekto celis ankaŭ allogi novajn aŭtorojn al la libera enciklopedio.

Kiel partopreni[redakti fonton]

Uzado de EnhavTradukado klarigita dum 5 minutoj! Kun Esperantaj subtitoloj.

La konkurso jam finiĝis! Via kontribuado per kvalitaj tradukoj estas tamen plu aprezata kaj inda!

Por partopreni necesis:

  1. registriĝi aŭ ensaluti en Vikipedion
  2. en viaj preferoj, parto Betaj funkcioj ŝalti la funkcion Tradukado de enhavo kaj konservi
  3. iri al EnhavTradukado, klaki Ektraduki, traduki kaj publikigi almenaŭ unu artikolon
  4. aliĝi al la konkurso

Kunlaborantaj konkursoj[redakti fonton]

Krome, dum Novembro okazas du aliaj, sendependa konkursoj, kiujn vi povis partopreni samtempe kaj enkadre de tiu ĉi konkurso. Temas pri temo-orientitaj konkursoj, do por partopreni sufiĉas traduki per EnhavTradukado artikolojn pri ties temo kaj aliĝi al ambaŭ, tiu ĉi kaj la alia, konkursoj.

Azia Monato“.
Dum tuta Novembro 2015 traduku artikolojn pri „Azio“ (geografio, kulturo, homoj, historio ktp) kaj aliĝu.
Verkada Konkurso Vikio amas Teron 2015
Organizata de Vikimedio Hispanio kaj Vikimedio Portugalio. Ekde la 7a de novembro 2015 0:01 ĝis la 6a de decembro 2015 23:59 (CET UTC+01:00) traduku artikolojn pri naturaj lokoj de tiuj landoj kaj pri objektoj en ili (riveroj, montoj, arbaroj, ktp.) kaj aliĝu.
  • Partopreni povas ĉiu registrita uzanto de la Esperanta Vikipedio. Estas permesite registriĝi dum la konkursoperiodo.
  • Partoprenanto devas listiĝi en la koncerna paĝo.
  • Al la konkurso estas alkalkulataj ĉiuj novaj tradukitaĵoj en la Esperanta Vikipedio, tradukitaj per EnhavTradukado kaj publikigitaj inter la 1a de Novembro 0:01 kaj la 30a de Novembro 23:59 UTC (por decidi pri tempo gravas la tempomarko en Vikipedio).
  • Tradukitaĵoj povas esti pri ajna temo, kaj deveni de nomspacoj artikolo, Vikipedio kaj Helpo.
  • La ĵurio de la konkurso decidos pri venkontoj. Ĵurianoj konsideros kaj kvanton kaj kvaliton de la tradukitaĵoj. Nek ĵurianoj, nek organizantoj rajtas partopreni la konkurson.

Organizado[redakti fonton]

Aŭspicio de UEA[redakti fonton]

Ni ĝojas anonci, ke Universala Esperanto-Asocio aŭspiciis nian konkurson! Koran dankon!

Citaĵo
 UEA estis fondita, antaŭ pli ol 100 jaroj, por subteni kaj stimuli la uzadon de Esperanto por ĉiuspecaj celoj. La formoj de tiu agado ŝanĝiĝis tra la jardekoj: jen temis pri disvolvo de la Delegita Reto, jen pri kunlaboro kun niaj fakaj asocioj, jen pri eldonado de vojmontraj verkoj pri diversaj temoj, inkluzive de la fakaj terminaroj, kiuj iam akompanis la eldonon de la Jarlibro.


Nun jen Vikipedio. Kiel feliĉa estus Hector Hodler, la fondinto de UEA, se li povus vidi tiun mirindan projekton, kiu kreskadas per la kunlaboro de centoj da esperantistoj tra la mondo! Estas ĝojo kaj honoro por UEA apogi la nunan konkurson, kiu ne nur plivastigos nian fakan literaturon, sed krome kontribuos al la tutmonda videbleco de Esperanto. Ni gratulas al la organizantoj kaj partoprenantoj, kaj deziras al ĉiuj sukcesan, vikioplenan novembron! 
— Mark Fettes, la prezidanto de UEA

Premioj[redakti fonton]

Kiuj estas la premioj?

Temas pri diversaj valoraĵoj kaj esperantaĵoj:

Ĵurio[redakti fonton]

  1. Remux
  2. Blahma
  3. Ziko
  4. Kani
  5. Sahaquiel9102

Subtenantoj[redakti fonton]

Ni dankas al subtenantoj de la konkurso!