Vikipedia diskuto:Konkurso/2015

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diskuto pri Vikipedia traduka Konkurso en 2015.

Ni aprezas viajn petojn pri klarigo, komentojn por plibonigi la konkurson, kunlabor-proponojn kaj ankaŭ atentigojn pri malglataĵoj kaj misfunkcioj en la traduka programo! --KuboF (diskuto) 19:15, 4 Nov. 2015 (UTC)

Ne ekzistas tia speciala paĝo[redakti fonton]

Ne ekzistas tia speciala paĝo : Specialaĵo:ContentTranslation nek EnhavTradukado Agloforto (diskuto) 22:50, 3 Nov. 2015 (UTC)

Necesas fari agon priskribitan en punkto 2 por vidi tiun paĝon. --Dominik (diskuto) 23:15, 3 Nov. 2015 (UTC)
Ĉu jam funkcias bone, Agloforto? --KuboF (diskuto) 00:33, 4 Nov. 2015 (UTC)
Dankon! Fakte mi volis kontroli kiel aspektas la paĝo ne aktivinte la funkcion. Mi fakte havas tre malbonan konekton al la reto kaj povas nur tre malofte vikipediumi ;-) Agloforto (diskuto) 19:27, 14 Nov. 2015 (UTC)

Etaj demandoj:

Kiel la venkintoj ricevas la poan premion? Ĉu tiuj donu po sian poŝtadreson?

Ĉu eblas partopreni la konkurson sed ne akcepti la premion en kazo de venko? Tion mi volus fari. (Nenion kontraŭ la premioj mem, sed mi volas resti inkognita.)

--KEO144000 (diskuto) 16:54, 4 Nov. 2015 (UTC)

@KEO144000: Plano estas sendi premion per poŝto, persone transdoni dum Esperanta renkontiĝo aŭ (kaze de cifereca premio, ekz. gazeto) sendi retpoŝte. Ni povas interkonsenti ke vi ricevus premion ciferece, se tio taŭgas por vi. Ĉiuokaze, vi estas bonvena partopreni, eĉ se vi fine ne akceptus premion (nu, fakte jam honoro en nia komunumo estas premio, ĉu ne?)! --KuboF (diskuto) 19:09, 4 Nov. 2015 (UTC)
Dankon! Mi nun ĉiom konsentas. Mi tuj enskribos min!--KEO144000 (diskuto) 16:30, 5 Nov. 2015 (UTC)

Necesa atentigo[redakti fonton]

Ĉu bezonas atentigi, ke konkursantoj nepre regu esperanton por partopreni la konkurson? Aliokaze, mi timas, ke Enhavtradukado produktos nur kaĉon. --Dominik (diskuto) 04:59, 6 Nov. 2015 (UTC)

Jes oni nepre menciu en la alineo por partopreni, ke konkursantoj nepre regu esperanton por partopreni la konkurson. --pino (diskuto) 09:26, 6 Nov. 2015 (UTC)

Konsiletoj[redakti fonton]

  • Daŭrigo de jam publikigita artikolo: Mi publikigis artikolon antaŭ ol mi fintradukis ĝin. Nu, post du tagoj, tiu artikolo tute malaperis el la listo en EnhavTradukilo. (Ho, la ĉagreno.) Mi finfine komprenis, ke mi povas komenci novan tradukon de sama artikolo kaj titoligi ĝin Uzanto:uzantnomo/titolo por aperigi ĝin en mia vikipediista nomspaco. (Cetere, pro tio, mi havos ripetitajn artikolojn portempe.) Cindymckee (diskuto) 22:09, 11 Nov. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi, la artikolo Homo erectus pekinensis tute malaperis el la listo en EnhavTradukilo. Mi ne komprenis kial. Kiel vidi veran liston (por nia aŭ alia)?--pino (diskuto) 09:19, 13 Nov. 2015 (UTC)

Kial ne eblas elekti Esperanton kiel cellingvon?[redakti fonton]

Mankas Esperanto en la listo de cellingvoj

Kial? Mi tute ne deziras traduki ĝin en la afrikansan! --Haruo (diskuto) 00:55, 18 Nov. 2015 (UTC)

@Haruo: Entajpu "Esperanto" en la kampon "Lingvoserĉo" kaj eblos elekti. --KuboF (diskuto) 10:35, 24 Nov. 2015 (UTC)

Gajnintoj[redakti fonton]

Mi ni vidi liston da gajnintoj. Ĉu iu ricevis premion ? --pino (diskuto) 22:47, 9 Mar. 2016 (UTC)