Homo erectus pekinensis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pekina homo
Kranio eltrovita en 1929
Kranio eltrovita en 1929
Biologia klasado
Domajno: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Homedoj Hominidae
Genro: Homo Homo
Specio: Homo erectus
Homo erectus pekinensis
(Black, 1927)
Sinonimoj
  • Sinanthropus pekinensis
  • Pithecanthropus pekinensis
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La pekina homo estas specimeno de la specio Homo erectus. Iam nomite Sinanthropus pekinensis, li estas hodiaŭ ligata al la subspecio Homo erectus pekinensis.

Historio de la eltrovo[redakti | redakti fonton]

Skrapilo de la pekina homo (ĉirkaŭ 500 000 jaroj ?)[noto 1], Zhoukoudian, distrikto de Fangshan, Pekino Nacia muzeo de Ĉinio.

Davidson Black eltrovis la plejparton de la fosilioj rilatiĝitaj al la pekina homo ekde 1927, dum prifosadoj ĉe Zhoukoudian apud Pekino, en Ĉinio. Fakte prifosadoj ekis ekde 1921 de Johan Gunnar Andersson, kaj lia asistanto Otto Zdansky malkovris du homajn dentojn.

La fosilioj estis datiĝitaj de 250 000 ĝis 400 000 jaroj (meza Plejstoceno), sed nun estis estimataj pli malnovaj : Yves Coppens, en 2010, donis al ili 500 000 jarojn, sed korektis tiun datadon kun 700 000 jaroj. Ĉi tiu datado lasis kredi momente, ke la homo estis aperinta en Azio[1][2].

Tio estas nur poste, kun la multnombraj malkovroj en Afriko, ke la afrika kontinento estis konsiderita kiel la loko de deveno de ĉiuj aktualaj homoj. Sed tiu hipotezo estas batalinta per malkovroj kaj argumentadoj por tiuj kiuj defendas la teorion de « la plurregiona deveno de la moderna homo » kaj tiu parto de la globo kiel aŭtonoma hejmo de la homiĝado[3]. En 2014, la hipotezo estas ankaŭ debatebla sed genetikaj studoj forte kontraŭas ĝin[4].

Oni longe konsideris la pekina homo kiel la plej malnova specimeno de la ĝenro Homo en Ĉinio ĝis la malkovro de la homo de Lantian en 1963[5], aĝa de 600 000 jaroj.

Enirejo de la muzeo de Zhoukoudian en julio 2004, loko kie oni malkovris la pekinan homon

Dum la dua mondmilito, ĉiuj skeletoj trovitaj : 14 kranioj, 11 mandibloj, 147 dentoj kaj 11 malantaŭaj kranioj restoj estis sendintaj en Usonon por esti protektitaj de la proksimiĝo de la japana armeo. Bedaŭrinde, la kolekto perdiĝis dum la bataloj kaj neniam alvenis al destino.

Kvar dentoj dormintaj funde de tirkesto ekde 80 jaroj estis retrovintaj en la naturhistoria muzeo de Upsalo en majo 2011[6].

En 1987 la loko, kie la pekina homo estis malkovrita estis enskribita al la monda heredaĵo de la homaro de la Unesko. Ĝi ankaŭ liveris homajn restojn multe pli freŝdatajn, atribuitajn al Homo sapiens kaj datiĝitaj de –18 000 ĝis -11 000 jaroj.

En 1994, en kunlaboro kun la Unesko pluraj francaj entreprenoj interesis al la loko de la pekina homo kaj formis asocion por helpi al la konservado kaj la rehonorigo de la loko.

Al la demando de la ĉinaj aŭtoritatoj, tri serioj de sondoj de la subgrundo estis realigitaj de 1996 ĝis 2004. Tiuj studoj malkaŝis la ekziston de pluraj neesploraj kavoj kaj kondukiloj; la decido entrepreni novajn prifosadojn povus esti prenita.

Pluaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Teilhard de Chardin multe laboris sur la loko kaj partoprenis al la kvalifiko de la pekina homo kiel Homo faber, tio estas superregante la tajladon de la ŝtonoj kaj la fajron.
  • La unua (kaj tre konita) skulptita prezento de la pekina homo estas la verko de Franz Weidenreich kaj de lia kunlaborantino Lucie Swan, kiuj oni povas vidi laborintaj, modlintaj en ilia ateliero en 1937[7]. Tiu unua versio reprezentis virinon, tio konkordis kun la malgrandaj dimensioj de la du mandibloj retrovitaj! En 1996, amerikaj scienculoj proponis la restarigon de vira kranio ekde ok fragmentoj de kranioj, du fragmentoj de mandibloj kaj tri izolaj dentoj. Tiuj bildoj kiuj frapas la imagon de la publiko, sed ke oni realigas per pluraj individuoj, estas grandparte subjektivaj.
Restarigo skulptita de la pekina busto, bronza busto kopio de la originalo de 1937

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Geremie R. Barmé (septembron 2005). The Renewed Search For Peking Man. China Heritage Newsletter. Alirita 05-11-2015.
  • Libro uzita por skribi la artikolonPERINO, Jean-Marc. (2013) Préhistoire : de Toumaï et Lucy à Ötzi et Homère (france). MSM. ISBN 978-2-35080-126-1. Libro praktika kaj klara, kiu kovras tute la prahistorion en la tuta mondo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eble iomete pli malnova ol la pekina homo, la datado de formintaj fosilioj estas ankaŭ ege diskutebla, vidu ekzemple la arkeologiaj dosieroj de la eldonejo Fanton (J.-J. Bahain kaj S. Abdessadok (2004). “Le site des Sinanthropes : Zhoukoudian (localité 1) de 600 000 ans à 200 000 ans”, Dossiers d'Archéologie (292), p. 53. ) france.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yves Coppens. (2010) Le Passé du présent au carré : La fabrication de la Préhistoire (france). Odile Jacob. ISBN 978-2738124760. La datado estas en noto paĝo 55. france
  2. Guanjun Shen; Xing Gao; Bin Gao; Darryl E. Granger (2009). “Age of Zhoukoudian Homo erectus determined with 26Al/10Be burial dating”, Nature 458 (7235), p. 198–200. doi:10.1038/nature07741. Alirita 5-11-2015..  angle
  3. .Préhistoire : de Toumaï et Lucy à Ötzi et Homère paĝoj 82 kaj sekvantaj: Inventeur du biface, maître du feu : l'hominisation : paĝoj 39-42 « Les tribulations d'Homo erectus en Chine » kaj paĝo 42 : Une présence humaine encore plus ancienne oni prezentas rapide en ĉi tiu ĉapitro la demandon de la ĉesto de homoj pli malnovaj ol la pekina homo.
  4. Jean Chaline. (2014) Généalogie et génétique : La saga de l'humanité (france). Ellipses, p. 91. ISBN 97827298-88718.
  5. Claude Mossé. (2005) Une histoire du monde antique. Larousse. ISBN 9782035055330. france
  6. Homme de Pékin : des dents retrouvées dans un musée, artikolo la 26an de majo 2011 en Hominidés france
  7. ARCHAMBAULT DE BEAUNE, Sophie; Antoine Balzeau. (2009) La préhistoire - Chronique de l'homme. Dargaud, p. 200. ISBN 978-2-205-06297-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]