Otto Zdansky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto Zdansky
Persona informo
NomoOtto Zdansky
Dato de naskiĝo28-a de novembro 1894 [#]
NaskiĝlokoVieno [+]
Dato de morto26-a de decembro 1988 [#]
MortolokoUpsalo [+]
Aĝo je morto94
Okupoj kaj profesioj
Okupojpaleontologo, arkeologo, prahistoriisto, antropologo kaj paleoantropologo [#]
Geografio
ŜtatoAŭstrio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Otto Zdansky (naskiĝis la 28-an de novembro 1894 en Vieno, mortis la 26-an de decembro 1988 en Upsalo) estis aŭstra paleontologo, arkeologo, prahistoriisto, antropologo kaj paleoantropologo.

Ekde 1921, li estris la unuajn prifosojn por la geologia aŭtoritato de Ĉinio en la malsupra kaverno de Zhoukoudian, kie je la fino de la 1920-aj jaroj oni malkovris plurajn kraniojn de Pekinaj Homoj.

Kiel asistanto de Johan Gunnar Andersson, li malkovris en 1921 en Zhoukoudian la unuan fosilian denton, kiun li konsideris kiel apartenanta al la genro Homo. En 1926 li malkovris alian denton. Li prezentis en 1927 la du dentojn: unu molaro kaj unu premolaro en la gazeto "Bulletin of the Geological Survey , China", kiel la dentoj de fosilia reprezentanto de la genro Homo. Davidson Black nomis tiun fosilion en la sama jaro kiel Sinanthropus pekinensis ("Pekina Homo"). La fosilioj estis poste atribuita al Homo erectus.

Li estis ankaŭ fama por sia prifosadoj pri fosiliaj mamuloj en la provinco Shanxi [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]