Saltu al enhavo

Haltŝildo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝildo de la Konferenco de Vieno en 1968

Haltŝildohalta ŝildo, ankaŭ halta signohalta indikilo (sinonime Stop-ŝildo, -signo aŭ -indikilo) estas trafik-ŝildo. Ĝi indikas ĉe vojkruciĝo la devon haltigi la aŭton antaŭ daŭrigi la veturadon.

La plej ofta formo de tiu ŝildo estas okangulo kun ruĝa fono, blanka rando kaj literoj en majuskloj en blanka. Fakte, ŝildo ĝi estas nur, kiam ĝi staras sur fosto rande de vojo. La simbolo tamen ankaŭ tre ofte uzatas ekster la trafika kunteksto, presite sur papero aŭ komputile en retpaĝoj, kun simila alvoko halti kaj atenti.

Variaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu diversajn variaĵojn. Varias formoj, koloroj kaj la tekstoj.