Franca ortografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La franca ortografio ampleksas la literumon kaj interpunkcion de la franca lingvo. Ĝi baziĝas sur kombinaĵo de fonemaj kaj historiaj principoj. La literumo de la vortoj baziĝis plejparte sur la prononco de la malnovfranca lingvo de ĉ. 1100–1200 kaj restis pli malpli la sama malgraŭ grandegaj ŝanĝoj pri la prononco de la lingvo dum la postaj jarcentoj. La rezulto estas komplika interrilato inter la literumo kaj la sono, precipe de la vokaloj, amaso da silentaj leteroj kaj granda nombro de samsonvortoj (ekz: saint/sein/sain/seing/ceins/ceint (ĉiuj prononcatas [sɛ̃]), sang/sans/cent (ĉiuj prononcatas [sɑ̃])). Postaj provoj reliterumi kelkajn vortojn laŭ iliaj latinaj devenoj eĉ pliigis la nombron da silentaj leteroj (ekz. temps anstataŭ la pli malnova tens kaj vingt anstataŭ la pli malnova vint). Tamen, regas la francan ortografion reguloj kiuj ebligas certagradan precizecon kiam oni elparolas francajn vortojn el iliaj literumoj. La malo, produkti skriban literumon el la prononco, estas multe pli ambigua.

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

La franca alfabeto estas bazita sur la 26 leteroj de la latina alfabeto, majuskloj kaj minuskloj, plus kvin diakritoj kaj du ortografiaj ligaturoj.

Litero Nomo Nomo (IFA) Diakritoj kaj ligaturoj
A a /a/ Za
B /be/ Za
C /se/ Za
D /de/ Za
E e /ə/ Za
F effe /ɛf/ Za
G /ʒe/ Za
H ache /aʃ/ Za
I i /i/ Za
J ji /ʒi/ Za
K ka /ka/ Za
L elle /ɛl/ Za
M emme /ɛm/ Za
N enne /ɛn/ Za
O o /o/ Za
P /pe/ Za
Q qu /ky/ Za
R erre /ɛʁ/ Za
S esse /ɛs/ Za
T /te/ Za
U u /y/ Za
V /ve/ Za
W double vé /dubləve/ Za
X ixe /iks/ Za
Y i grec /iɡʁɛk/ Za
Z zède /zɛd/ Za
Za Lite ULTIMATE

La literoj ⟨w⟩ kaj ⟨k⟩ estas malofte uzataj krom en pruntovortoj kaj regionaj vortoj. La fonemo /w/ sono estas kutime skribata ⟨ou⟩; la sono /k/ estas kutime skribita ⟨c⟩, sed ⟨qu⟩ antaŭ ⟨e, i, y⟩, kaj foje ⟨que⟩ ĉe la vortofino. Tamen, ⟨k⟩ oftas en la metra prefikso kilo- (originale el la greka χίλια khilia "mil"): kilogramme, kilomètre, kilowatt, kilohertz, ktp.

Diakritoj[redakti | redakti fonton]

La kutimaj diakritaj signoj estas la dekstra korno (⟨´⟩, accent aigu), la maldekstra korno (⟨`⟩, accent grave), la ĉapelo (⟨ˆ⟩, accent circonflexe), la tremao (⟨¨⟩, tréma) kaj la subhoko (⟨¸⟩, cédille). Diakritaj signoj havas neniun efikon sur la ĉefa alfabeta ordigo.

  • Dekstra kornoaccent aigu (é): super e, indikas nur la sonon /e/. É en la moderna franca estas ofte uzata tie kie iam oni uzis kombinon de e kaj konsonanto, kutime s: écouter < escouter.
  • Maldekstra kornoaccent grave (à, è, ù): super au, estas uzata ĉefe por distingi samsonvortojn: à ("al") kontraŭ a ("havas"), ou ("aŭ") kontraŭ où ("kie"; la litero ù estas uzata nur en ĉi tiu vorto). Super e, ĝi indikas la sonon /ɛ/.
  • Ĉapeloaccent circonflexe (â, ê, î, ô, û): super a, e kaj o, indikas la sonojn /ɑ/, /ɛ/ kaj /o/, respektive, sed la distingo inter a /a/ kaj â /ɑ/ malaperemas en la pariza franca, do ili estas ambaŭ prononcataj [a]. En la belga franca, ê estas prononcata kiel [ɛː]. Plej ofte, ĝi indikas la historian forigon de apuda letero (kutime s aŭ vokalo): château < castel, fête < feste, sûr < seur, dîner < disner (en mezepokaj manuskriptoj multaj literoj estis ofte skribataj kiel diakritaj signoj, ekzemple ĉapelo por s kaj tildo por n). Ĝi ankaŭ estas uzata por distingi samsonvortojn: du ("de la") kontraŭ (is-tempa participo de devoir "devi"); tamen estas fakte skribita tiel pro elfalita e: deu. Ekde la ortografiaj ŝanĝoj en 1990, la ĉapelo sur plejparto de i-j kaj u-j povas elfali kiam ĝi ne distingas samsonvortojn: chaîne fariĝas chaine sed sûr (certe) ne ŝanĝiĝas pro sur (sur).
  • Tremaotréma (ë, ï, ü, ÿ): super e, i, uy, indikas ke tiu vokalo prononcendas aparte de la antaŭa: naïve, Noël. Tremao super y nur aperas en kelkaj propraj nomoj kaj en modernaj eldonoj de malnovaj francaj tekstoj. Kelkaj propraj nomoj kie ÿ aperas inkluzivas Aÿ (vilaĝo en la departemento Marne), Rue des Cloÿs (strato en la 18a arondismento de Parizo), Croÿ (familia nomo kaj hotelo en Parizo), Château du Feÿ (proksime al Joigny), Ghÿs (flandrodevena nomo, origine literumita kiel Ghijs kie ij skribe similis al ÿ), L'Haÿ-les-Rozoj (komunumo inter Parizo kaj Orly-flughaveno), Pierre Louÿs (verkisto), Moÿ-de-l'Aisne (komunumo en la departemento Aisne kaj familia nomo) kaj Le Blanc de Nicolaÿ (asekurfirmao en orienta Francujo). Tremao sur u aperas en la Bibliaj propraj nomoj Archélaüs, Capharnaüm, Emmaüs, Ésaü kaj Saül kaj en francaj nomoj kiel Haüy. Tamen, ekde la ortografia reformo de 1990, la tremao en vortoj enhavantaj guë (kiel aiguëciguë) moveblas sur la u-n: aigüe, cigüe kaj analogie uzeblas en verboj kiel j'argüe. Krome, germandevenaj vortoj gardas siajn tremaojn (ä, ö kaj ü) sed kutime prenas francan prononcon, kiel Kärcher (varmarko de prempurigilo).
  • Subhokocédille (ç): sub c, indikas ke ĝi prononcatas /s/ kaj ne /k/. Kaj tiel je lance "mi ĵetas" (kun c = /s/ antaŭ e), je lançais "mi estis ĵetanta" (c estus prononcata /k/ antaŭ ol a sen la subhoko). La subhoko estas uzata antaŭ la vokaloj a, ou, ekzemple, ça /sa/; ĝi estas neniam uzata antaŭ la vokaloj e, iy, pro tio ke ĉi tiuj tri vokaloj ĉiam produktas la sonon /s/ (ce, ci, cycle).

La tildo ( ˜ ) super n estas foje uzata en la franca por hispandevenaj vortoj kaj nomoj kiuj iĝis parto de la lingvo (ekz., cañon, El Niño). Kiel la aliaj diakritoj, la tildo havas nenian efikon sur la ĉefa alfabeta ordo.

Diakritaj signoj estas ofte preterlasitaj super majusklaj literoj, plejparte pro teknikaj kialoj. Tamen ambaŭ la Franca akademio kaj la Kebeka Oficejo pri la franca lingvo malaprobas tion kaj konfirmas ke "en la franca, la supersigno havas plenan ortografian valoron"[1], escepte kaze de akronimoj sed ne kaze de mallongigoj (ekz., CEE, ALENA, sed É.-U.).[2] Tamen, diakritaj signoj estas ofte ignorataj en vortaj ludoj, inkluzive de krucenigmoj, Skrablo kaj Des chiffres et des lettres.

Ligaturoj[redakti | redakti fonton]

La du ligaturoj œ kaj æ havas ortografian valoron. Por la alfabeta ordo, ĉi tiuj ligaturoj estas traktataj kiel la sinsekvoj oe kaj ae.

Œ[redakti | redakti fonton]

(france o, e dans l'oo, e collés/liés) Ĉi tiu ligaturo estas deviga kuntiriĝo de ⟨oe⟩ en iuj vortoj. Kelkaj el ili estas origine francaj vortoj, kun la prononco /œ//ø/, ekz., sœur "fratino" /sœʁ/, œuvre "(art)laboro" /œvʁ/. Rimarkinde ĝi kutime aperas en la kombinaĵo œu; œil "okulo" estas escepto. Multaj el tiuj vortoj estis originale skribataj kun la literparo eu; o enligatura foje reprezentas artefaritan provon imiti la latinan literumon: latina bovem > malnovfranca buef/beuf > moderna franco bœuf.

Œ estas ankaŭ uzata en grekdevenaj vortoj, kiel latinigo de la greka diftongo οι, ekz., cœlacanthe "celakanto". En tiuj vortoj oni kutime prononcils la vokalon [e], tamen lastatempe la prononco [ø] disvastiĝas, ekz., œsophage [ezɔfaʒ][øzɔfaʒ], Œdipe [edip][ødip] ktp. Oni konsideras la prononcon [e] pli ĝusta.

Kiam œ troviĝas post la litero c, la c estas prononcata /k/ en kelkaj kazoj (cœur) aŭ /s/ en aliaj (cœlacanthe).

Oni ne uzas la ligaturon œ kiam ambaŭ literoj korespondas al malsamaj sonoj. Ekzemple, kiam ⟨o⟩ estas parto de prefikso (coexister) aŭ kiam ⟨e⟩ estas parto de sufikso (minoen) aŭ en la vorto moelle kaj ties derivaĵoj.[3]

Æ[redakti | redakti fonton]

(france a, e dans l'a, aŭ a, e collés/liés) Ĉi tiu ligaturo estas malofta, ĝi troveblas nur en kelkaj latindevenaj kaj grekdevenaj kiel tænia, ex æquo, cæcum, æthuse.[4] Ĝi ĝenerale reprezentas la vokalon /e/, kiel ⟨é⟩.

La sinsekvo ⟨ae⟩ aperas en lingvaj pruntoj kie ambaŭ sonoj aŭdeblas, kiel en maestro kaj paella.[5]

Literduopoj kaj litertriopoj[redakti | redakti fonton]

Francaj literduopoj kaj litertriopoj havas ambaŭ historiajn kaj fonologiajn devenojn. Unuakaze temas pri spuroj de la literumo en la devenlingvo de la vorto (kutime latino aŭ pragreka lingvo) konservitaj en la moderna franca, ekzemple, la uzo de ⟨ph⟩ en vortoj kiel téléphone, ⟨th⟩ en vortoj kiel théorème aŭ ⟨ch⟩ en chaotique. Duakaze, literduopo ŝuldiĝas al arĥaika prononco, kiel ⟨eu⟩, ⟨au⟩, ⟨oi⟩, ⟨ai⟩ kaj ⟨œu⟩ aŭ simple temas pri oportuna maniero ampleksigi la dudek ses-literan alfabeton por kovri ĉiujn necesajn fonemojn, kiel en ⟨ch⟩, ⟨on⟩, ⟨an⟩, ⟨ou⟩, ⟨un⟩ kaj ⟨in⟩. Foje temas pri mikso de la du devenoj aŭ pri pure pragmataj kialoj, kiel ⟨ge⟩ por /ʒ/ en il mangeait ('li manĝis'), kie la ⟨e⟩ indikas "molan" ⟨g⟩ heredita de la radiko de la verbo.

Son-literum-korespondoj[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj kaj konsonantkombinoj[redakti | redakti fonton]

Literumo Ĉefa valoro
(IFA)
Ekzemplo de ĉefa valoro Malĉefa valoro
(IFA)
Ekzemplo de malĉefa valoro Esceptoj
-bs,
-cs (en pluralo de vortoj finiĝantaj per silenta b aŭ c),
-ds,
-fs (en œufs, bœufs, kaj vortoj finiĝantaj per silenta -f singulare),
‑gs, -ps, -ts
Ø plombs, blancs, prends, œufs, cerfs, longs ,draps, achats
b, bb aliloke /b/ ballon, abbé
antaŭ senvoĉa konsonanto /p/ absolu, observer, subtile
fine Ø plomb, Colomb /b/ Jacob
ç /s/ ça, garçon, reçu
c antaŭ e, i, y /s/ cyclone , loquace, douce, ciel, ceux
komence/meze aliloke /k/ cabas , crasse, cœur, sac /s/ cœlacanthe /ɡ/ second
fine /k/ lac, donc Ø tabac, blanc, caoutchouc /ɡ/ zinc
cc antaŭ e, i, y /ks/ accès
aliloke /k/ accord
ch /ʃ/ chat , douche /k/ (kutime en grekdevenaj vortoj) chaotique, chlore, varech Ø yacht, almanach
-ct /kt/ direct , correct Ø respect, suspect, instinct, succinct
d, dd aliloke /d/ doux , adresse, addition
fine Ø pied , accord /d/ David, sud
f, ff /f/ fait , affoler, soif Ø clef, cerf, nerf
g antaŭ e, i, y /ʒ/ gens , manger /dʒ/ gin, management, adagio
komence/meze aliloke /ɡ/ gain , glacier
fine Ø joug, long, sang /ɡ/ zigzag
gg antaŭ e, i, y /ɡʒ/ suggérer
aliloke /ɡ/ aggraver
gn /ɲ/ montagne , agneau, gnôle /ɡn/ cognitif, gnose, gnou
h Ø habite , hiver /x/ Hainan
/h/ ahaner (ankaŭ Ø)
j /ʒ/ joue, jeter /dʒ/ jean, jazz /j/ fjord
/x/ jota
k /k/ alkyler , kilomètre, bifteck Ø skunks, knock-out, knickerbockers, knickers
l, ll /l/ lait , allier, il, royal, matériel Ø (foje fine) cul, fusil, saoul Ø fils, aulne, aulx
(vidu -il)
m, mm /m/ mou , pomme Ø automne, condamner
n, nn /n/ nouvel , panne
ng (en lingvaj pruntoj) /ŋ/ parking , camping
p, pp aliloke /p/ pain, appel
fine Ø coup, trop /p/ cap, cep
ph /f/ téléphone , photo
pt komence /pt/ ptérodactyle , ptôse
meze /pt/ adapter , excepter /t/ baptême, compter
fine /pt/ concept Ø prompt (ankaŭ /pt/) /t/ sept
q /k/ coq , cinq, piqûre, Qatar
r, rr /ʁ/ rat , barre Ø monsieur, gars
s komence
meze proksime de konsonanto
aŭ post naza vokalo
/s/ sacre , estime, penser, instituer /z/ Alsace, transat, transiter /ʃ/ esque
aliloke inter du vokaloj /z/ rose, paysage /s/ antisèche, parasol, vraisemblable
fine Ø dans , repas /s/ fils, sens (o-vorto), os (singulare), ours
sc antaŭ e, i, y /s/ science /ʃ/ fasciste (ankaŭ /s/)
aliloke /sk/ script
sch /ʃ/ schlague , haschisch, esche /sk/ schizoïde, ischion, æschne
ss /s/ baisser, passer
t, tt aliloke /t/ tout , attente /s/ nation (vidu ti + vokalo)
fine Ø tant , raffut /t/ est (direkto), brut, yaourt
tch /t͡ʃ/ tchat, match
th /t/ thème, thermique, aneth Ø asthme, bizuth
/s/ thread
v /v/ ville, vanne /f/ leitmotiv
w /w/ kiwi , week-end, whisky /v/ wagon, schwa /s/ Law
(vidu ankaŭ ow, ew)
x komence
proksime de senvoĉa konsonanto
fonologifine
/ks/ xylophone, expansion, connexe /ɡz/ xénophobie, Xavier /k/ xhosa, xérès (ankaŭ /ks/)
meze aliloke /ɡz/ exigence , exulter /s/

/z/

/ks/
soixante, Bruxelles

deuxième

galaxie, maximum
fine Ø paix , deux /ks/ index, pharynx /s/ six, dix, coccyx
xc antaŭ e, i, y /ks/ exciter
aliloke /ksk/ excavation
z aliloke /z/ zain , gazette
fine Ø chez /z/ gaz
/s/ quartz

Vokaloj kaj vokalkombinoj[redakti | redakti fonton]

Literumo Ĉefa valoro
(IFA)
Ekzemplo de ĉefa valoro Malĉefa valoro
(IFA)
Ekzemplo de malĉefa valoro Esceptoj
a, à /a/ patte, arable, là, déjà /ɑ/ araser, base, condamner /ɔ/ yacht
/o/ football
/e/ lady
â /ɑ/ château, pâ /a/ dégât (ankaŭ /ɑ/), parlâmes, liâtes, menât (verboformoj de simpla is-tempo kaj imperfekta subjunktivo finiĝantaj en -âmes, -âtes, kaj -ât)
ae, æ /e/ ex-æquo, cæcum, reggae /aɛ/ maestro
/ae/ paella
ai /ɛ/
(/e/)
vrai, faite
ai, aiguille, baisser, gai, quai
/e/ lançai, mangerai (verbaj formoj de os-tempo kaj simpla is-tempo finiĝantaj en -ai-rai) /ə/ faisan, faisons,[6] (kaj aliaj konjugaciaj formoj de faire literumataj fais- kaj sekvataj de prononcata vokalo)
/ɛ/ mtre, chne
/a.i/ nf, hr /aj/ e, eul, he, pen
aie /ɛ/ baie, monnaie /ɛj/ paie
ao, aô aliloke /a.ɔ/ aorte, extraordinaire (ankaŭ /ɔ/) /a.o/ baobab /a/ faonne, paonneau
/o/ Sne
fonologie fine /a.o/ cacao, chaos /o/ curaçao
aou, aoû /a.u/ caoutchouc, aoûtien, yaourt /u/ saoul, août
au aliloke /o/ haut, augure
antaŭ r /ɔ/ dinosaure, Aurélie, Laurent (ankaŭ /o/)
ay aliloke /ɛj/ ayons, essayer (ankaŭ /ej/) /ei/ pays (ankaŭ /ɛi/)
/aj/ mayonnaise, papaye, ayoye
fine /ɛ/ Gamay, margay, railway /e/ okay
-aye /ɛ.i/ abbaye /ɛj/ paye /ɛ/ La Haye
/aj/ baye
e aliloke /ə/ repeser, genoux /e/ revolver
/i/ because
antaŭ du aŭ pluraj konsonantoj
(inkluzive de doublaj konsonantoj),
x (ajnkaze), aŭ
fina konsonanto (muta aŭ malmuta)
/ɛ/ est, estival, voyelle, examiner, exécuter, quel, chalet /e/
/ə/
essence, effet, henné
recherche, secrète, repli (antaŭ ch+vokalo aŭ 2 malsamaj konsonantoj kiam la dua estas l aŭ r)
/e/ mangez, (kaj ajna verbomo en dua plurala persono kun finiĝas per -ez).
/a/ femme, solennel, fréquemment, (kaj aliaj e-vortoj kiuj finiĝas per -emment)[7]
/œ/ Gennevilliers
en unusilabaj vortoj antaŭ muta konsonanto /e/ et, les, nez, clef /ɛ/ es
fine
en pozicio kie
ĝi facile elizieblas
Ø caisse, unique, acheter (ankaŭ /ə/), franchement /ə/ (fine en unusilabaj vortoj) que, de, je
é, ée /e/ clé, échapper, idée /ɛ/ (en fermitaj silaboj) événement, céderai, vénerie
è /ɛ/ relève, zèle
ê /ɛ/ tête, crêpe, forêt, prêt /e/ bêtise
ee /i/ week-end, spleen /e/ pedigree
eau /o/ eau, oiseaux
ei /ɛ/ neige, reine, geisha (ankaŭ /ɛj/) /aj/ leitmotiv (ankaŭ //ɛ//)
/ɛ/ rtre
eoi /wa/ asseoir
eu komence
fonologie fine
antaŭ /z/
/ø/ Europe, heureux, peu, chanteuse /y/ eu, eussions, (kaj ajna formo de avoir literumita eu-), gageure (en nova ortografio, gageüre)
aliloke /œ/ beurre, jeune /ø/ feutre, neutre, pleuvoir
/ø/ jne /y/, mes, t, (kaj ajna verboformo de avoir literumita eû-)
ey antaŭ vocalo /ɛj/ gouleyant, volleyer
fine /ɛ/ hockey, trolley
i aliloke /i/ ici, proscrire Ø businessman
antaŭ vokalo /j/ fief, ionique, rien /i/ (en kunmetitaj vortoj) antioxydant
î /i/ gîte, épître
ï (komence aŭ inter vokaloj) /j/ ïambe, aïeul, païen /i/ ouïe
-ie /i/ régie, vie
o fonologie fine
antaŭ /z/
/o/ pro, mot, chose, déposes /ɔ/ sosie
aliloke /ɔ/ carotte, offre /o/ cyclone, fosse, tome
ô /o/ tôt, cône /ɔ/ hôpital (ankaŭ /o/)
œ /œ/ œil /e/
/ɛ/
œsophage, fœtus
œstrogène
/ø/ lœss
oe /ɔ.e/ coefficient /wa/ moelle, moellon
/wɛ/ moelleux (ankaŭ /wa/)
/ø/ foehn
/wa/ ple
/ɔ.ɛ/ Nl /ɔ.e/ can, gmon
/wɛ/ fne
œu fonologie fine /ø/ nœud, œufs, bœufs, vœu
aliloke /œ/ sœur, cœur, œuf, bœuf
oi, oie /wa/ roi, oiseau, foie, quoi /wɑ/ bois, noix, poids, trois /ɔ/ oignon
/ɔj/ séquoia
/o.i/ autoimmuniser
/wa/ crs, Bent
/ɔ.i/ ct, astérde /ɔj/ trka
oo /ɔ.ɔ/ coopération, oocyte, zoologie /u/ bazooka, cool, football /ɔ/ alcool, Boskoop, rooibos
/o/ spéculoos, mooré, zoo
/w/ shampooing
ou, où aliloke /u/ ouvrir, sous, /o.y/ pseudouridimycine
/aw/ out, knock-out
antaŭ vokalo aŭ h+vokalo /w/ ouest, couiner, oui, souhait (ankaŭ /u/)
/u/ ct, gt
-oue /u/ roue
oy /waj/ moyen, royaume /wa/ Fourcroy /ɔj/ oyez (kaj ajna formo de ouïr literumita oy-), goyave, cow-boy, ayoy
/ɔ.i/ Moyse
u aliloke /y/ tu, juge /u/ tofu, pudding
/i/ business
/œ/ club, puzzle
antaŭ vokalo /ɥ/ huit, tuer /y/ pollueur /w/ cacahuète (ankaŭ /ɥ/)
û /y/ sûr, flûte
ue, üe aliloke /ɥɛ/ actuel, ruelle /œ/ (vidu sube) orgueil, cueillir
fine /y/ aigüe, rue Ø clique
uy /ɥij/ bruyant, ennuyé, fuyons, Guyenne /y.j/ gruyère, thuya /ɥi/ puy
y aliloke /i/ cyclone, style /aj/ sky
antaŭ vokalo /j/ yeux, yole /i/ polyester, Libye
ÿ (uzita nur en propraj nomoj) /i/ L'Haÿ-les-Roses, Freÿr

Kombinoj de vokaloj kaj konsonantaj[redakti | redakti fonton]

Literumo Ĉefa valoro
(IFA)
Ekzemplo de ĉefa valoro Malĉefa valoro
(IFA)
Ekzemplo de malĉefa valoro Esceptoj
am, an (antaŭ konsonanto aŭ fine) /ɑ̃/ ambiance, France /am/ Viêt-Nam
/an/ tennisman
/a/ dam
aen (antaŭ konsonanto aŭ fine) /ɑ̃/ Caen
aim, ain (antaŭ konsonanto aŭ fine) /ɛ̃/ faim, saint, bains
aon (antaŭ konsonanto aŭ fine) /ɑ̃}/} paon, faon /a.ɔ̃/ pharaon
cqu /k/ acquit, acquéreur
-cte (ina a-vorta finaĵo por vortoj kiuj finiĝas per muta "ct" (vidu supre)) /t/ succincte
em, en (antaŭ konsonanto aŭ fine aliloke) /ɑ̃/ embaucher, vent /ɛ̃/ examen, ben, pensum, pentagone /ɛn/ week-end, lichen
/ɛm/ indemne, totem
em, en (antaŭ konsonanto aŭ fine post é, i, aŭ y) /ɛ̃/ européen, bien, doyen /ɑ̃/ (antaŭ t aŭ mola c) patient, quotient, science, audience
eim, ein (antaŭ konsonanto aŭ fine) /ɛ̃/ plein, sein, Reims
-ent (verba finaĵo por 3a plurala persono) Ø parlent, finissaient
-er /e/ aller, transporter, premier /ɛʁ/ hiver, super, éther, fier
-es Ø Nantes, faites e, ɛ les, des, ces, es
eun (antaŭ konsonanto aŭ fine) /œ̃/ jeun
ew /ju/ newton, steward (ankaŭ iw) /w/ chewing-gum
ge (antaŭ a, o, u) /ʒ/ geai, mangea
gu (antaŭ e, i, y) /ɡ/ guerre, dingue /ɡy/, /ɡɥ/ argue (kaj ajna konjugacia formo de arguer), aiguille, linguistique, ambiguïté
-il (post kelkaj vokaloj)[8] /j/ ail, conseil
-il (ne postvokale) /il/ il, fil /i/ outil, fils, fusil
-ill- (post kelkaj vokaloj) [8] /j/ paille, nouille
-ill- (ne postvokale) /ij/ grillage, bille /il/ mille, million, billion, ville, villa, village, tranquille[9]
im, in, în (antaŭ konsonanto aŭ fine) /ɛ̃/ importer, vin, vînt /in/ sprint
oin (antaŭ konsonanto aŭ fine) /wɛ̃/ besoin, point
om, on (antaŭ konsonanto aŭ fine) /ɔ̃/ ombre, bon /ɔn/ canyon
/ə/ monsieur
/ɔ/ automne
ow /o/ cow-boy, show /u/ clown
/o.w/ Koweït
qu /k/ quand, pourquoi, loquace /kɥ/
/kw/
équilatéral
aquarium, loquace, quatuor
/ky/ piqure, qu
ti + vokalo (komence aŭ post s aŭ x) /tj/ bastion, gestionnaire, tiens, aquae-sextien
ti + vokalo (aliloke) /sj/, /si/ fonctionnaire, initiation, Croatie, haïtien /tj/, /ti/ la sufikso -tié, la konjugaciformoj de
verboj kies radiko finiĝas per -t
(augmentions, partiez, etc.) aŭ devenantaj de
tenir, kaj ĉiuj o-vortoj kaj participoj deventantaj
de tiaj verboj kaj finiĝantaj per -ie (sortie, divertie, etc.)
um, un (antaŭ konsonanto aŭ fine) /œ̃/ parfum, brun /ɔm/ album, maximum /ɔ̃/ punch, secundo
ym, yn (antaŭ konsonanto aŭ fine) /ɛ̃/ sympa, syndrome /im/ gymnase, hymne

[8]

Grekdevenaj vortoj[redakti | redakti fonton]

La literumo de grekdevenaj francaj vortoj komplikas pro la kvanto da literduopoj kiuj devas de la latinaj transskriboj. La literduopoj ⟨ph⟩, ⟨th⟩ kaj ⟨ch⟩ normale reprezentas respektive la sonojn /f/, /t/ kaj /k/ en la grekaj pruntoj. La ligaturoj ⟨æ⟩ kaj ⟨œ⟩ en la greka pruntoj reprezenti la saman vokalon kiel ⟨é⟩ (/e/). Cetere, multaj vortoj en la internacia scienca vortenhavo estis konstruitaj en la franca el la grekaj radikoj kaj gardis siajn literduopojn (ekz., stratosphère, photographie).

Historio[redakti | redakti fonton]

La Ĵuroj de Strasburgo de 842 estas la plej frua teksto skribita en la frua formo de la franca nomata gaŭlo-latinido.

Latinido[redakti | redakti fonton]

La Gaŭla lingvo de la loĝantoj de Gaŭlujo malaperis iom post iom post la Romia konkero dum latinoj ekanstataŭis ĝin: skriba (klasika) latino kaj parola (vulgara) latino. Klasika latino, instruita en lernejoj, restis la lingvo de religio, de scienco, de juro kaj de literaturo. Vulgara latino, parolata de la Romiaj soldatoj kaj komercistoj, kaj adoptita de la indiĝenoj, evoluis malrapide al malsamaj dialektoj laŭ la regionoj de la lando. Tiuj dialektoj grupigeblas en du branĉoj de la Gaŭlo-latinida lingvaro, la lingvoj de oïl norde de la Luaro kaj la lingvoj de oc sude.[10]

Malnovfranca lingvo[redakti | redakti fonton]

En la 9a jarcento, la latinidaj dialektoj estis signife for de latino. Ekzemple, por kompreni la Biblion, skribita en latino, piednotoj estis necesaj. La firmigo de la reĝa potenco, ekde la 13a jarcento, la Francien dialekto, uzata tiam en Francilio, disvastiĝis iom post iom kaj evoluis klasikfranclingven.

La lingvoj trovitaj en la manuskriptoj kiuj datas de la 9a jarcento ĝis la 13a jarcento konsistigas tion kio konatas kiel malnovfranca lingvoancien français. Ĉi tiuj lingvoj pluevoluis ĝis, inter la 14a jarcento kaj la 16a jarcento, la mezfranca lingvo (moyen français) aperis.[10]

Mezfranca lingvo[redakti | redakti fonton]

Romano de la Rozo, 14a jarcento

Dum la mezfranca periodo (ĉ. 1300–1600), la plejparto de la modernaj literumoj fiksiĝis. Tio okazis precipe dum la 16a jarcento pro presado. La entuta tendenco estis kontinueco kun la malnovfranca literumo, kvankam kelkaj ŝanĝoj okazis pro ŝanĝiĝo de prononcaj kutimoj; ekzemple, la malnovfranca distingo inter la diftongoj eu kaj ue malaperis favore al eu ĉar ambaŭ diftongoj estis prononcataj /ø//œ/ (laŭ la ĉirkaŭaj sonoj). Tamen, plurestis multaj aliaj distingoj kiuj superfluiĝis, ekz. inter s kaj mola c aŭ inter ai kaj ei. Verŝajne tio okazis pro la etimologio: la distingoj s/c kaj ai/ei respegulas la distingojn en la literumo de la originaj latinaj vortoj, dum ne ekzistas tia distingo inter eu kaj ue.

Tiam ankaŭ evoluis kelkaj eksplicite etimologiaj literumoj, ekz. temps ("tempo"), vingt ("dudek") kaj poids ("pezo") (rimarkindas ke la etimologiigo foje estis fuŝa aŭ tute malĝusta; vingt venas de la latina viginti, kun la g en malĝusta loko kaj poids venas de la latina pensum, kun neniu d; la literumo poids estas pro malĝusta deveno de latina pondus). La etimologiigemo foje produktis absurdajn (kaj ĝenerale malakceptitajn) literumojn kiel sçapvoir por savoir ("scii"), kiu provis kombini latinan vorton sapere ("saĝi", la ĝusta deveno de savoir) kun scire ("scii").

Klasika franca[redakti | redakti fonton]

La moderna franca literumo estis kodigita en la fino de la 17a jarcento de la Franca akademio, plejparte surbaze de la antaŭaj literumaj konvencioj. Ekde tiam kelkaj reformoj okazis, tamen plejparte malgrave. La plej gravaj ŝanĝoj estis:

  • Ekuzo de j kaj v por reprezenti konsonantojn, anstataŭ i kaj u.
  • Aldono de supersigno por marki la historian vokallongon. Dum la mezfranclingva periodo, ekestis distingo inter longaj kaj mallongaj vokaloj plejofte rezulto de perdita /s/ antaŭ konsonanto, kiel en même (hispane mismo), sed foje el kunigo de similaj vokaloj, kiel en âge el pli fruaj aage, eage (el malnovfranca *edage < vulgarlatino *aetaticum, hispane edad < aetate(m)). Historie tiuj vortoj havis aliajn literumojn (ekz. mesme and age). Ironie, kiam tiu konvencio ekaplikiĝis en la 19a jarcento, la distingo inter la mallongaj kaj longaj vokaloj estis jam malaperinta, krom en la plej konservaj prononcoj, kaj la vokaloj estas aŭtomate prononcataj longe aŭ mallonge laŭ la fonologia kunteksto.
  • Uzo de ai anstataŭ oi por marki la prononcon [ɛ] kaj ne [wa]. La ĉefa konsekvento estis la literumo de ĉiuj imperfektaj formoj (iame literumitaj -ois, -oit, -oient anstataŭ -ais, -ait, -aient), samkiel la nomo de la lingvo, de françois al français.

Moderna franca[redakti | redakti fonton]

En oktobro 1989, Michel Rocard, tiama Ĉefministro de Francujo, starigis la Altan Konsilion pri la Franca Lingvo (Conseil supérieur de la langue française) en Parizo. Li nomumis fakulojn — inter kiuj lingvistoj, reprezentantoj de la Franca akademio kaj vortaristoj — kiuj proponu plurajn normigojn, inter kiuj:

  • La unuiga streketo en ĉiuj kunmetitaj numervortoj
T.e. trente-et-un
  • La pluralo de kunmetitaj vortoj, la s ĉiam aldoniĝas al la dua radiko:
Ekzemple un après-midi, des après-midis
  • La ĉapelo ⟨ˆ⟩ malaperas de ĉiuj u-j kaj i-j krom en tiuj vortoj kie ĝi estas deviga por diferencigi
Kiel en coût (kosto) → cout, abîme (abismo) → abime sed sûr (certe) pro sur (sur)
  • La is-participo de laisser sekvita de infinitiva verbo ne ŝanĝiĝas (nun ĝi funkcias samkiel la verbo faire)
elle s'est laissée mourir → elle s'est laissé mourir

Rapide, la fakuloj eklaboris. Iliaj konkludoj estis submetitaj al la belga kaj la kebekia lingvopolitikaj organizoj samkiel al la Franca Akademio, kiu aprobis ilin unuanime.

La ŝanĝoj estis publikigitaj en la Journal officiel de la République française en decembro 1990. Tiam oni taksis la farotajn ŝanĝojn kiel sugestoj. En 2016, lernolibroj en Francujo ekuzis la novrekomendajn literumojn, kun instrukcio al instruistoj ke ambaŭ la malnovaj kaj novaj literumoj estu konsiderataj kiel ĝustaj.[11]

Interpunkcio[redakti | redakti fonton]

En Francujo, krisigno, demandosigno, punktokomo, dupunkto, elcentosigno, valutaj simboloj, krado kaj citiloj postulas ĉiuj spacon antaŭ kaj post la interpunkcia marko. Ekster Francujo, ĉi tiu regulo estas ofte ignorata. Komputila programaro povas helpi aŭ malhelpi la aplikadon de ĉi tiu regulo, laŭ la nivelo de lokigo, tial ke ĝi malsamas ol plejparto de la aliaj Okcidentaj interpunkcioj.

Notoj kaj Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Académie française, accentuation. Arkivita el la originalo je 2011-05-14. Alirita 2019-06-25.
  2. Banque de dépannage linguistique - Accents sur les majuscules. Arkivita el la originalo je 2014-11-06. Alirita 2019-06-25.
  3. See wikt:fr:Catégorie:oe non ligaturé en français
  4. La ligature æ.
  5. wikt:fr:Catégorie:ae non ligaturé en français
  6. French Pronuncation: Vowel Sounds I -LanguageGuide.
  7. French Pronuncation: vocalo Sounds II -LanguageGuide.[rompita ligilo]
  8. 8,0 8,1 8,2 Tiuj kombinoj estas prononcataj /j/ post a, e, eu, œ, ou, kaj ue, kies prononcon normale i ne influas. Ekzemple, en rail, la a prononcatas /a/; en mouiller, la ou prononcatas /u/. Ue, tamen, nur okazas en tia kombino post c kajg, prononcatas /œ/ anstataŭ /ɥɛ/: orgueil, cueillir, accueil, ktp. Tiaj kombinoj neniam prononcatas /j/ post ou (krom -uill-, kiu sonas /ɥij/: aiguille, juillet); tiukaze, la kombino je vokalo + i samkiel la l prononcatas normale, kvankam kiel kutime, la prononco de u post g kaj q estas iel neantaŭvidebla: poil, huile, équilibre [ekilibʁ] sed équilatéral [ekɥilateʁal], ktp.
  9. Is LL Pronounced Like an L aŭ like a Y in French?.
  10. 10,0 10,1 Traduko de Évolution de la langue française du Ve au XVe siècle. Vidu ankaŭ Langue romane (france) kaj Romance languages (angle).
  11. "End of the circumflex? Changes in French spelling cause uproar".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Fouché, Pierre (1956). Traité de prononciation française. Parizo: Klincksieck.
  • Tranel, Bernard (1987).The Sounds of French: An Introduction. Kembriĝo, Nov-Jorko. Cambridge University Press. ISBN 0-521-31510-7.