Klasika latino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Italika lingvaro > Latina lingvo > Klasika


Klasika latino estis la latina lingvo de la registaro kaj alta literaturo de Romio. Eĉ en la tempo de Julio Cezaro, ĝi ne estis la lingvo de la strato, kie oni parolis vulgaran latinon.

La ora epoko de latina literaturo estis en la 1-a jarcento a.K. (la fina jarcento de la Romia Respubliko) sub la plumo de Cicerono, Cezaro, Lukrecio, Katulo kaj aliaj.

La sekva jarcento (la unua de la Imperio) estis la epoko arĝenta. Ĝi floris sub la plumo de Vergilio, Horacio, Ovidio, Lukano kaj aliaj.

Klasika latino plejparte malaperis post la 4-a jarcento, kiam la nova kristana intelektularo prefere skribis en vulgara latino anstataŭ en la klasika.

La humanistoj de la Renesanco restarigis klasikan latinon en la formo de la humanisma latino en la 16-a jarcento.

Prononco[redakti | redakti fonton]

La prononco de klasika latino estas plejparte rekonstruita de klasikistoj kaj lingvistoj laŭ la priskriboj de latinaj aŭtoroj, tiutempaj transskribaĵoj en kaj el aliaj lingvoj, kaj la indikoj de poezia metro, rimo, kaj vortludo.

Kelkaj gravaj karakteroj per kiuj ĝi malsamas al la latinidaj lingvoj:

  • Duoblaj konsonantoj ĉiam prononciĝis duoble, kiel en la nuna itala.
  • Estis du specoj de vokaloj: longaj kaj mallongaj. Ili plejofte ne distingiĝis literume, sed estis signife distingaj.
  • La litero V/u reprezentis aŭ konsonantan [ŭ] aŭ vokalan [u], laŭ la pozicio en la silabo.
  • Simile i (malfrue ankaŭ skribita kiel j) reprezentis aŭ konsonantan [j] aŭ vokalan [i].
  • La litero c prononciĝis ĉiam kiel [k];
  • qu proksimume kvazaŭ [kŭ];
  • au kiel [aŭ];
  • ae proksimume kiel [aj]; kaj
  • oe proksimume kiel [oj].
  • h antikve estis ĉiam prononcata, sed iom post iom malaperis eĉ dum la klasika epoko.
  • Uzataj principe en vortoj pruntitaj el la helena, ch, ph, th prononciĝis kiel [k]+[h], [p]+[h], kaj [t]+[h].
  • Voĉa konsonanto kiun sekvas senvoĉa estis mem senvoĉigita: urbs prononciĝis [urps], ktp
  • La akcento falis ĝenerale sur la antaŭlastan silabon, se ĝia vokalo estis longa, aŭ je la antaŭantaŭlasta, se mallonga.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Klasika Latino estis tre fleksia lingvo, en kiu diversaj finaĵoj indikas la gramatikan funkcion de vortoj.

Ĉe la substantivo kaj adjektivo estas ses kazoj, kies formoj malsamas laŭ la nombro, genro, kaj deklinacio (specifa fleksiaro) de la vorto. Jen la kazoj de la virgenra dua-deklinacia vorto amicus (longaj vokaloj markitaj per ĉapelo):

kazo singularo pluralo proksimuma traduko
nominativo amîcus amîcî amiko(j)
genitivo amîcî amîcôrum de amiko(j)
dativo amîcô amîcîs al amiko(j)
akuzativo amîcum amîcôs amiko(j)n
ablativo amîcô amîcîs el/per amiko(j) (aŭ post prepozicio)
vokativo ô amîce ô amîcî ho amiko(j)!

Tiuj rilatoj, kiujn ne esprimas ia kazo, esprimiĝas per prepozicioj kune kun la ablativo (aŭ kelkfoje la akuzativo). La antikva prapatra lingvo de la latina kaj la aliaj hindeŭropaj lingvoj enhavis du pliajn kazojn: la instrumentalo kaj la lokativo. En la latina, la instrumentalo enfaldiĝis en la dativon, kaj la lokativo en la ablativon.

En la vulgara latina, la restantaj kazoj iom post iom malvastiĝis al du, nominativo/akuzativo kaj genitivo/dativo, kaj poste estis anstataŭitaj per prepozicioj aŭ vortordo. Inter la nunaj latinidaj lingvoj, nur la rumana ankoraŭ distingas tiujn du kazojn krom la pronomoj.

La substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ kazo, genro, kaj nombro:

  • bonus amicus bona amiko (virgenra nominativa singulara)
  • bonorum amicorum de (la) bonaj amikoj (virgenra genetiva plurala)
  • bonam amicam bonan amikinon (ingenra akuzativa singulara)

La verbo fleksiiĝas laŭ la nombro (singulara, plurala) kaj persono (unua, dua, tria) de la subjekto, kaj laŭ tempo (prezenco, imperfekto, pasea perfekto, pluskvamperfekto, futuro, futura perfekto), voĉo (aktivo, pasivo) kaj modo (indikativo, subjunktivo, imperativo). Ankaŭ estas la infinitivo, la adjektivecaj participoj (prezenca, perfekta, futura), kaj la substantivecaj gerundo kaj supino.

Adverboj kaj konjunkcioj ne fleksiiĝas. Ankaŭ ne ekzistas artikolo, same kiel en la plej multaj el la nuntempaj slavaj lingvoj. La artikoloj de la latinidaj lingvoj evoluis el la montraj pronomoj de la klasika latina (ille, illa, illudipsus, ipsa, ipsum).

La ĝenerala vortordo de klasika latino estas SOV - subjekto unue, objekto sekve, kaj fine la verbo. Tamen, pro la vasta fleksiado, la vortordo estis tre variebla.