Monda Gazetara Libereca Indekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2023-a Monda Gazetara Libereca Indekso[1]
  •  Bona situacio: 85–100 poentoj
  •  Kontentiga situacio: 70–85 poentoj
  •  Rekoneblaj problemoj: 55–70 poentoj
  •  Malfacila situacio: 40–55 poentoj
  •  Tre severa situacio: <40 poentoj
  •  Nekonata situacio
  • La Monda Gazetara Libereca Indekso (MGLI) estas ĉiujara rangotabelo de landoj, kiun kompilas kaj eldonas Raportistoj Sen Limoj (RSL) ekde 2002 pri la gazetarlibereca situacio en ĉiu lando, kaj kiu baziĝas sur propra takso de la informoj pri la landa gazetarlibereco en la antaŭa jaro. Ĝi celas reflekti la gradon de libereco kiun ĵurnalistoj, novaĵorganizoj kaj retumantoj havas en ĉiu lando kaj la penadoj de la aŭtoritatoj por respekti tiun liberecon. Raportistoj Sen Limoj notas ke la MGLI traktas nur gazetaran liberecon kaj ne taksas la kvaliton de ĵurnalismo en la landoj nek ĝi rigardas homajn rajtajn malobservojn ĝenerale.[2]

    Metodaro[redakti | redakti fonton]

    La MGLI estas parte bazita sur enketilo[3] kiu antaŭe uzis sep ĝeneralajn kriteriojn: plurismo (mezuras la gradon de reprezentado de opinioj en la amaskomunikilara spaco), amaskomunikilara sendependeco, la socia kunteksto kaj memcenzuro, leĝdona kadro, malkaŝemeco, infrastrukturo kaj misuzo.

    La metodaro por la MGLI draste ŝanĝiĝis en 2022 kompare kun tiu uzita de 2013 ĝis 2021, kaj la sojloj por ĉiu kategoriado estis sekve movitaj.[3] Nun la poentaro baziĝas sur kvin kategorioj: politika kunteksto, leĝa kadro, ekonomia kunteksto, socikultura kunteksto kaj sekureco.[4]

    La enketilo estas dissendata al partneraj organizaĵoj de RSL: 18 ne-registaraj organizaĵoj pri libereco de esprimo, situantaj en kvin kontinentoj, ties 150 korespondistoj tra la monda kaj ĵurnalistoj, esploristoj, juristoj kaj homaj rajtaj aktivuloj.[2]

    Politika kunteksto[redakti | redakti fonton]

    Ĉi tiu kategorio celas taksi la memstarecon de amaskomunikilaro kaj la gradon de subteno al la amaskomunikilaro por teni la registaron kaj oficialulojn respondecaj.

    Jura kadro[redakti | redakti fonton]

    La enketilo konsideras la juran kadron aplikeblan al la amaskomunikilaro (inkluzive de punoj por gazetaraj krimoj, la ekzisto de ŝtata monopolo por certaj specoj de amaskomunikiloj kaj kiel la amaskomunikilaro estas reguligita) kaj la nivelo de sendependeco de la publika amaskomunikilaro. Ĝi ankaŭ inkluzivas malobservojn de la libera fluo de informoj en la Interreto.

    Ekonomia kunteksto[redakti | redakti fonton]

    Ĉi tiu kategorio celas taksi ekonomiajn limigojn, kiuj estas impostitaj al la gazetaro por efektivigi sian mision.

    Socikultura kunteksto[redakti | redakti fonton]

    Ĉi tiu kategorio celas taksi la sociajn kaj kulturajn limigojn metitajn sur ĵurnalistoj por memcenzuri la kovradon de specifaj aferoj ĉar ili estus kontraŭaj al la superrega kulturo de la lando.

    Sekureco[redakti | redakti fonton]

    Ĉi tiu kategorio celas taksi la sekurecon de ĵurnalistoj en la disvastigado de novaĵoj sen la risko de fizika misuzo, psikologia aŭ emocia mizero aŭ profesia damaĝo.

    Perforto kontraŭ ĵurnalistoj, retumantoj kaj amaskomunikilaraj helpantoj, inkluzive de fitraktoj atribueblaj al la ŝtato, armitaj milicoj, kaŝaj organizaĵoj aŭ premogrupoj, estas monitoritaj de la RSL-personaro dum la jaro kaj estas parto de la fina poentaro. Pli alta poentaro sur la raporto rilatas al pli granda raportita libereco de la gazetaro.

    Rangotabeloj kaj poentaroj de landoj aŭ lokoj[redakti | redakti fonton]

    Landoj estas rangigitaj sur skalo de 0–100 poentoj.[5]

    Unuaj pozicioj:

    1. Norvegio: 95.18
    2. Irlando: 89.91
    3. Danio: 89.48
    4. Svedio: 88.15
    5. Finnlando: 87.94
    6. Nederlando: 87.00
    7. Litovio: 86.79
    8. Estonio: 85.31
    9. Portugalio: 84.60
    10. Orienta Timoro: 84.49
    11. Liĥtenŝtejno: 84.47
    12. Svislando: 84.40
    13. Nov-Zelando: 84.23
    14. Ĉeĥio: 83.58
    15. Kanado: 83.53
    16. Latvio: 83.27
    17. Slovakio: 83.22
    18. Islando: 83.19
    19. Samoo: 82.15
    20. Luksemburgo: 81.98

    Lastaj pozicioj:

    1. Barato: 36.62
    2. Ĝibutio: 35.87
    3. Bangladeŝo: 35.31
    4. Rusio: 34.77
    5. Turkio: 33.97
    6. Egiptio: 33.37
    7. Irako: 32.94
    8. Jemeno: 32.78
    9. Honduro: 32.65
    10. Sauda Arabio: 32.43
    11. Barejno: 30.59
    12. Kubo: 29.00
    13. Birmo: 28.26
    14. Eritreo: 27.86
    15. Sirio: 27.22
    16. Turkmenio: 25.82
    17. Irano: 24.81
    18. Vjetnamio: 24.58
    19. Ĉinio: 22.97
    20. Nord-Koreio: 21.72

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]