Ferenc Ratkovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ferenc Ratkovszky [ratkovski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Ratkovszky Ferenc estis hungara inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1954).

Ferenc Ratkovszky

Ferenc Ratkovszky [1] naskiĝis la 18-an de majo 1900 en Sopron. Li mortis la 9-an de marto 1965 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Ratkovszky ricevis diplomon en teknikuniversitato en Budapeŝto en 1922, poste li eklaboris en fabriko "Ganz". Post 2 jaroj li iĝis ĉefinĝeniero, baldaŭe li estis direktoro. En 1936 li profesoriĝis en la teknikuniversitato. Li okupiĝis pri elektraj lokomotivoj, ili estis ankaŭ liaj patentoj. Dum la 2-a mondmilitoli okupiĝis pri provizo per elektroj, gasoj kaj akvoj por la ĉefurbo. Li ricevis premion Kossuth en 1953.

Fontoj[redakti | redakti fonton]